Centro Federal de Educação Tecnológica de Minas Gerais: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo: thumb|350px|Pordistejo de kampuso I de CEFET-MG '''Centro Federal de Educação Tecnológica de Minas Gerais''' ('''Federacia Centro pri Teknolog... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:27, 31 dec. 2010
Centro Federal de Educação Tecnológica de Minas Gerais (Federacia Centro pri Teknologia Edukado de Minas Gerais, ankaŭ konata per la siglo CEFET-MG) estas publika mezlernejo kaj altlernejo lokata en Belo Horizonte, subŝtato Minas Gerais, Brazilo. Ĝi oferas meznivelajn (teknikajn kursojn) kaj altnivelajn kursojn (bakalaŭra, postbakalaŭra, mestra kaj baldaŭe doktora). La studentoj eniras en CEFET-MG per grandega ekzameno pri ĉiuj temoj studataj en mezlernejo (por bakalaŭra kurso) aŭ en bazlernejo (por teknika kurso).
Laŭ institucio pri edukado en Brazilo (INEP), CEFET-MG estas la 20-a plej bona publika lernejo de tiu lando. Laŭ datumbazo de 2009, ĝi havas 7213 studentojn en teknika kurso, 5300 studentojn en bakalaŭra kurso, kaj 970 studentojn en postbakalaŭra kaj mestra kurso, krom 1009 instruistojn. Entute, CEFET-MG havas 13623 studentojn en 10 kampusoj.
Kampusoj
- Kampuso I - Belo Horizonte (ĉefa)
- Kampuso II - Belo Horizonte
- Kampuso III - Leopoldina
- Kampuso IV - Araxá
- Kampuso V - Divinópolis
- Kampuso VI - Belo Horizonte
- Kampuso VII - Timóteo
- Kampuso VIII - Varginha
- Kampuso IX - Nepomuceno
- Kampuso X - Curvelo
Kursoj
Teknikaj kursoj
- Konstruado
- Elektromeĥaniko
- Elektroniko
- Elektrotekniko
- Medicinaj ekipaĵoj
- Vojo
- Informadiko
- Meĥaniko
- Mekatroniko
- Medio
- Metalurgio
- Mineskpluato
- Estro en Informada Tekniko
- Modo
- Kemio
- Komputila reto
- Transporto kaj Transiro
- Turismo
Bakalaŭraj kursoj
- Administrado
- Konstrua inĝenierarto
- Media inĝenierarto
- Komputika inĝenierarto
- Aŭtomatada inĝenierarto
- Materiala inĝenierarto
- Elektra inĝenierarto
- Mekanika inĝenierarto
- Mekatronika inĝenierarto
- Minasa inĝenierarto
- Beletro
- Instruista kurso
- Teknologia Kemio
Mestraj kursoj
- Mestra pri Matematika kaj Komputika Modelado
- Mestra pri Teknologia Edukado
- Mestra pri Konstrua inĝenierarto
- Mestra pri Materiala inĝenierarto
- Mestra pri Lingvaj Studoj
- Mestra pri Elektra inĝenierarto
- Mestra pri Energia inĝenierarto