Medefajdrino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo korektita
kelkaj ekzemploj det trajtoj kaj vortoj
Linio 7:
Post perfektigo de la lingvo, en [[1936]], la membroj de la religia grupo fondis lernejon, en kiu la infanoj estis instruataj en Medefajdrino. Tiu aktivado tamen ne estis tolerata de la kolonia registaro, kiu malpermesis ĝin ankoraŭ en la sama jaro. Post malsukcesaj provoj remalfermi la lernejon, la lingvo tamen estis daŭre uzata por la aktivecoj de la religia grupo, do por liturgio, himnaro, leteroj, kontraktoj kaj aliaj dokumentoj, skribitaj permane. La lingvo iom post iom perdis sian funkcion, sed la 7an de februaro 1986 tamen komenciĝis instruado de Medefajdrino en dimanĉa lernejo en [[Ididep]] fare de la unua instriusto, nun maljuna Akpan Akpan Udofia mem. Tio estis provo revitaligi la lingvon.
 
En sia strukturo, Medefajdrino ne similas al la [[ibibia lingvo]], sed pli al la [[angla]], kvazaŭ transvestiĝo de ĝi. Tio validas kaj por ĝia [[fonotakso]] kaj por ĝia [[sintakso]]. Medefajdrino estas [[akcenta lingvo]] (kiel la angla) dum la ibibia estas [[tona lingvo]]. Ekzistas en Medefajdrino kelkaj sonsinsekvoj, kiuj nek ekzistasretroviĝas en la angla nek en la ibibia. Ekzistas difina artikolo ''dei'' kaj prepozicioj kiuj memorigas al la anglaj, ekzemple ''su'' (angle ''to'') ''fra'' (''from''), ''nai'' (''by''), ) ''kin'' (''in''). Plej multaj vortoj tamen nek similas al la anglaj nek al ibibiaj, sed estas apriore kreitaj, sen ia evidenta sistemo. La [[morfologio]] ŝajnas ne estasesti tre evoluita. Kelkaj morfologiaj elementoj estas pruntitaj el la angla, ekzemple la plurala [[morfemo]]. Simileco al la [[ibibia lingvo]] verŝajne ekzistas en la [[semantiko]], kaj evidente ankaŭ en la kalendaro. En 1933, la religia grupo reenkondukis la kalendaron tradicie uzitan de la ibibia gento. Notindas, ke la semajno estis oktaga, monato kvarsemajna kaj jaro deksesmonata. La jaro do havis 512 tagojn. Ankaŭ la nombrosistemo de Medefajdrino respegulas tiun de la ibibia.
 
Tipologie kaj funkcie, Medefajdrino similas al la [[eskaja lingvo]], kiu daŭre vitalas en kelkaj komunumoj de la [[Filipinoj]], kaj la