Näfels: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
==Geografio==
Näfels situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero [[Linth]] sude de la Linth-Ebenaĵo ĉe la enirejo al la Glarusa valo. Dum la ĉefa setlejo situas en la valo apud la rivero kaj havas urbecan karakteron, la komunumo etendiĝas okcidenten en montaran regionon de la [[Svisaj Antaŭalpoj|Antaŭalpoj]]. Al la iama komnumo apartenas la Obersee-Valo kun la lageto [[Obersee (Näfels)|Obersee]]. En okcidento la komunumon limiags la montopinto ''Brünnelistock'' kun alteco de 2133 m [[s.m.]] kaj en sudo [[Rautispitz]] kun alteco de 2283 m [[s.m.]], ''Schijen'' kun alteco de 2259 m s.m. kaj tute en sudokcidento ''Mutteristock'', kiu kiun 2294 m [[s.m.]] estas la plej alta punkto de la komunumo. Pli norde paralele al la Obersee-Valo troviĝas la ''Schwändi-Valo'' ĉe kies orienta fino troviĝas la lageto [[Haslensee]].<ref>Fonto: ''Landeskarfte der Schweiz'' (Landa Mapo de Svislando), 1:100000, folio 38 ''Panixerpass'' (Panikso-Pasejo)</ref>
 
Näfels posedas multajn historiajn konstruaĵojn kiel ekzemple la "Freuler-Palacon", kiu estis kontruita inter la jaroj [[1642]] ĝis [[1647]] kaj gastigas la "Muzeon de la Lando Glaruso", aŭ la [[franciskanoj|franciskana]] [[Monaĥejo Mariaburg]], kiu situas sur monteto estiĝinta el restaĵoj de iama montofalo.