Meleagro: Malsamoj inter versioj

96 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Meleagro''' (''Meleagris'') estas [[genro]] el la ordo de [[kokoformaj birdoj]], familio [[Fazanedoj]] (''Phasianidae''), de 2 specioj kun vosto ventumilforma disetendebla kaj kun haŭtpoŝo sub la beko, el kiuj la plej konata estas ofte tenata kiel [[kortobirdo]]. La meleagrobleko estas la '''gluglo'''. Kvankam la termino plej ĝuste aludas al la genro, estas uzebla ankaŭ en aliaj taksonomiaj niveloj, tio estas por la plej konata specio nome ''Meleagris gallopavo'', por la subfamilio [[Meleagrenoj]] (''Meleagridinae'') kiu foje estas konsiderata de kelkaj fakuloj kiel propra familio [[Meleagredoj]]. Ĉiukaze, escepte por la specia nivelo, la aliaj tri kazoj koincidas kaj oni parolas pri la sama animalnombro.
 
==Komuna meleagro==
Ĝia plej kutima specio estas la [[Komuna meleagro]] (''Meleagris gallopavo''), kies prahejmo estas parto de [[Nord-Ameriko]] kaj [[Mez-Ameriko]]. Ĝi estas kunportita al [[Eŭropo]] en la [[16-a jarcento]]. Ĝia sovaĝa natura formo hodiaŭ jam apenaŭ estas trovebla, sed la hejmigitaj subspecioj disvastiĝis en la tuta mondo kaj oni bredas ilin ĉefe pro la viando.
 
Ĝi havas diversajn kolortipojn, el kiuj la plej oftaj estas la bronza, blanka kaj nigra tipoj. La meleagron karakterizas la kornoforma karnaĵo super la beko, kiu estas tre forte evoluinta ĉe la masklaj birdoj. Ĝia kapo, kolo estas preskaŭ senplumaj, verukaj. Ĝia kapo estas malgranda, la kolo svelta, la korpo granda, la kruroj longaj. La ino demetas jare 30–60 [[ovo]]jn. La [[kovado]] daŭras 28 tagojn, la eloviĝantaj meleagridoj estas sentemaj ĝis aĝo de 7–10 semajnoj, kiam ilia kapo kaj kolo ruĝiĝas (ili febras). Tiam oni devas ilin zorge nutri, protekti kontraŭ la malvarmo kaj humido.
 
La [[Hejma meleagro]] devenas el la Komuna meleagro.
 
La bredataj specioj en [[Hungario]] (1980):
Tradicie, usonanoj manĝas meleagraĵon ĉe [[Danktago]].
 
==Jukatana meleagro==
Malpli konata specio estas la alia specio nome [[Jukatana meleagro]], ''Meleagris ocellata'', kies indiĝena teritorio estas [[Jukatano]] en suda [[Meksikio]].
 
211 485

redaktoj