Meleagro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
 
==Komuna meleagro==
Ĝia plej kutima specio estas la [[Komuna meleagro]] (''Meleagris gallopavo''), kies prahejmo estas parto de [[Nord-Ameriko]] kaj [[Mez-Ameriko]]. Ĝi estasestis kunportita al [[Eŭropo]] en la [[16-a jarcento]]. Ĝia sovaĝa natura formo hodiaŭ jam apenaŭ estas trovebla, sed la hejmigitaj subspecioj disvastiĝis en la tuta mondo kaj oni bredas ilin ĉefe pro la viando.
 
Ĝi havas diversajn kolortipojn, el kiuj la plej oftaj estas la bronza, blanka kaj nigra tipoj. La meleagron karakterizas la kornoforma karnaĵo super la beko, kiu estas tre forte evoluinta ĉe la masklaj birdoj. Ĝia kapo, kolo estas preskaŭ senplumaj, verukaj. Ĝia kapo estas malgranda, la kolo svelta, la korpo granda, la kruroj longaj. La ino demetas jare 30–60 [[ovo]]jn. La [[kovado]] daŭras 28 tagojn, la eloviĝantaj meleagridoj estas sentemaj ĝis aĝo de 7–10 semajnoj, kiam ilia kapo kaj kolo ruĝiĝas (ili febras). Tiam oni devas ilin zorge nutri, protekti kontraŭ la malvarmo kaj humido.