Karel Čapek: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: bo:ཁ​་རེལ་ཆ་ཕེག
kompletigo de la biografio
Linio 1:
{{redaktata}}
{{Informkesto verkisto
| nomo = Karel Čapek
Linio 36 ⟶ 37:
{{Parenco|frato|[[Josef Čapek]]}}
}}
'''Karel ČAPEK''' (naskiĝis la [[9-a de januaro|9-an de januaro]] [[1890]] en [[Malé Svatoňovice]] ([[Bohemio]], [[Aŭstrio-Hungario]]), mortis la [[25-a de decembro|25-an de decembro]] [[1938]] en [[Prago]]) estis [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] verkisto, ĵurnalisto, dramisto, tradukisto kaj fotografisto. Li estas konsiderata kiel unu el la plej influhavaj ĉeĥaj verkistoj de la 20-a jarcento.
 
== Vivo ==
Karel Čapek naskiĝis kiel filo de kuracisto en [[Malé Svatoňovice]] (nord-orienta [[Bohemio]]). Gimnazion li studis en [[Hradec Králové]] kaj [[Brno]], akademian gimnazion en [[Prago]]. [[filozofio|Filozofion]] li studis en Prago, [[Berlino]] kaj [[Parizo]] kaj fariĝis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri pragmatismo. Redaktoro kaj dramaturgo. Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: ''Italaj Folioj''*, ''Anglaj Folioj''*, ''Ekskurso en Hispanion''*, ''Skizoj el Nederlando''* kaj ''Vojaĝo Norden''*.
 
Karel Čapek naskiĝis kiel filo de kuracisto en [[Malé Svatoňovice]] (nord-orienta Bohemio), kiel la plej juna el tri infanoj. Gimnazion li studis en [[Hradec Králové]], de kie, pro malkaŝo de kontraŭaŭstria de li organizata societo, li devis transiri al [[Brno]]. En 1915 li finis studojn pri [[filozofio]] en [[Universitato de Karolo]] en [[Prago]], poste li studis la fakon en [[Berlino]] kaj [[Parizo]] kaj fariĝis doktoro de la lasta surbaze de disertacio pri [[pragmatismo]].
 
Pro malsano li ne estis akceptita en armeon kaj tial ne partoprenis batalojn en la [[1-a mondmilito]], tamen li estis de la milito forte influita. Post fino de siaj studoj li agis mallongan tempon kiel edukisto en nobela familio (en 1917 li estis hejminstruisto de Prokop Lažanský en la kastelo Chyše). Li laboris kiel redaktoro en la gazetoj
''Národní listy'' (1917–1921), ''Nebojsa'' (1918–1920) kaj precipe ''Lidové noviny'' (ekde 1921).
 
En 1921–1923 li estis dramaturgo kaj reĝisoro en la konata praga Teatro de Vinohrady (Vinohradské divadlo). En 1925–1933 li agis kiel la unua prezidanto de la Ĉeĥoslovaka [[PEN-klubo]].
 
En 1935 li edziĝis kun sia longjara koramikino aktorino [[Olga Scheinpflugová]] kaj transloĝiĝis el Prago al [[Strž]] (sude de la ĉefurbo). (En lia loĝdomo nuntempe funkcias muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro).
 
[[Munkena interkonsento]] en [[1938]] kaj post ĝi sekvanta kapitulacio de Ĉeĥoslovakio signifis por Čapek detruon de lia ĝistiama vivo kaj personan tragedion. Li mortis je [[pulminflamo]] nelonge antaŭ planata aresto de li far [[gestapo]]. Li estis entombigita en la tombejo Slavín en praga [[Vyšehrad]].
 
 
== Verkaro ==
{{redaktata}}
Nesuperebla rakontisto atinganta sian supron en felietonoj kaj vojaĝpriskriboj. Jen ili: ''Italaj Folioj''*, ''Anglaj Folioj''*, ''Ekskurso en Hispanion''*, ''Skizoj el Nederlando''* kaj ''Vojaĝo Norden''*.
 
En ''[[R.U.R.]], Rossum's Universal Robots''* li kritikas maŝinan civilizon kaj emfazas neceson de [[humanismo]] kaj amo, garantianta eternecon de l' vivo. El ''Vivo de Insektoj''*, komedia dramo, verko, kie li verdiktas super homa avidado, pri trompaj seksĝuoj kaj militista braveco. ''Blanka Malsano''* decidege kontraŭdiktatora kaj porpaca, en ''Milito kontraŭ Salamandroj''* transiras la komenca humuro kaj satiro al senpovo de homo kontraŭ ribeliĝintaj amfibiaj robotoj. ''Rakontoj el la unua poŝo''* kaj ''Rakontoj el la dua poŝo''*, detektivaj okazaĵoj spritaj, brilaj, aventuraj kaj realismaj. [[Trilogio]] ''Hordubal''*, ''Ordinara vivo''*, ''Aerolito''* ravas en ekstremo per sia epikeco, ĉarmaj kaj koraj estas liaj ''Naŭ Fabeloj''*, destinitaj por la infanoj. ''Afero Makropulos''* okupiĝas pri problemo de korpa senmorteco kaj ĝia vaneco. Pluaj verkoj estas ''Krakatit'', ''Fabriko je Absoluto'', komedio ''Rabisto'', k. a.