Teksasa komunkarta pokero: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
eNeniu resumo de redakto
Je 2006, la plej populara komunkarta pokerludo estas '''teksasa komunkarta pokero''' ([[Angla lingvo|angle]]: ''Texas hold 'em'', aŭ simple ''hold 'em'', signifas "tenu ilin"). En Usono, ĝi estas la plej populara pokervariado en kazinoj. Kiel turniro, ĝia formo kun senlimigita vetado estas la ĉefa evento de la [[World Series of Poker|Mondserio Pokera]] (mallonge WSOP), spektebla internacie en televidkanalo [[ESPN]], agnoskita ĝenerale kiel la mondĉampioneco de pokero.
 
== RegulojDisdono ==
=== Disdono ===
La disdonanto estas ludanto, kiu disdonas kaj la poŝkartojn kaj la komunajn kartojn. Li kutime havas apartan ĵetonon kun la teksto ''disdonanto'' (angle ''dealer''). Post ĉiu raŭndo, la disdonanto viciĝas de la ludanto ''maldekstre'' de si.
 
==== Poŝkartoj ====
La disdonanto disdonas al ĉiu ludanto (ankaŭ al si mem) po du kartojn, la ''poŝkartojn'' (angle ''hole cards''), vidotajn de la ceteraj ludantoj nur kaze de parado.
 
==== Komunaj Kartoj ====
Post la disdono de la poŝkartoj aperas tri kartoj komunaj al ĉiuj ludantoj, nomata la falo (angle ''flop''). Poste, aperas kvara komuna karto, la turno aŭ 'kvara strato'. Poste, aperas kvina komuna karto, nomata la rivero aŭ kvina strato (kun vetrondo). La raŭndo finiĝas per la parado. Okazas vetrondoj inter la poŝkartoj, la falo, la turno, la rivero kaj la parado.
 
==== La Parado ====
Se ludanto vetas kaj la ceteraj ludantoj cedas, li gajnas la vetaron, sen devi montri siajn poŝkartojn. Se pli ol unu ludanto restas post la fina vetrondo, okazas parado. Ĉiu ludanto montras siajn poŝkartojn, dekstrume ekde post la disdonanto. Montrante siajn kartojn, ĉiu ludanto permutas la plej bonan 5-kartan manon el siaj du poŝkartoj kaj la kvin komunaj kartoj sur la tablo. Ludantoj dividas la vetaron, se ili havas same valoran (kaj venkantan) manon. Ludanto rajtas ne montri siajn poŝkartojn. Li tiam uzas nur la komunajn kartojn, kaj do "tenas la tabulon". La teorie plej bona mano farebla el la komunaj kartoj estas la ''nuksoj'' (angle ''nuts''). Ekzemple, la nukso-mano ĉe la komunaj kartoj 2 3 7 8 Q estas reĝina triopo, se ne pli ol du kartoj estas samemblemaj. Ludanto kun du reĝinoj kiel poŝkartoj do "tenas la nuksojn", t. e. li scias, ke li gajnos.
 
Kiam du manoj estas similvaloraj, ekzemple se la komunaj kartoj estas 2 3 7 8 Q kaj du ludantoj havas unu reĝinon (sed neniu alian pariĝantan karton), decidas la dua poŝkarto. Se unu ludanto havas reĝon kaj la alia ludanto havas ason, gajnas la ludanto kun la aso. Oni nomas la decidan nepariĝan karton angle ''kicker''.
 
=== Vetoj ===
Vetrondon komencas la ludanto ''maldekstre'' de la disdonanto. Ĝi daŭriĝas dekstrumen kaj finiĝas per la disdonanto, se neniu veto okazis. (La disdonanto tial havas certan strategian avantaĝon, kiun oni nomas ''pozicio'' (angle ''position''): se li decidas veti post kiam neniu alia vetis, probable ĉiuj aliaj ludantoj cedos lian veton.) Se okazas plialtigo, la vetrondon finas la ludanto, kiu laste decidas ĉu sekvi aŭ cedi la veton, do la ludanto ''dekstre'' de la plialtiganto.
 
La unua vetrondo komenciĝas per la ludanto ''maldekstre'' de la granda blindveto, kaj ĝi finiĝas per la ludanto kun la granda blindveto, se neniu plialtigas la veton.
 
==== Blindvetoj kaj Anteoj ====
La unua vetrondo komenciĝas per du devigaj vetoj: la du ludantoj maldekstre de la disdonanto devas veti la duonan respektive la plenan vetan minimumon. Ĉar tiuj vetoj okazas devige, oni nomas ilin "blindaj" (angle ''blinds''), specife la "malgranda blindveto" kaj la "granda blindveto" (angle ''small blind'' kaj ''big blind'').
 
Foje estas devigaj anteoj de ĉiuj ludantoj, ĝenerale okono de la veta minimumo.
 
==== Minimumo kaj Maksimumo ====
Veto ne rajtas malsuperi fiksitan minimumon. La kvanto de la minimuma veto povas aŭtomate altiĝi post fiksita tempa intervalo aŭ post fiksita kvanto da raŭndoj.
 
En ludo de senlimigitaj vetoj, ne estas veta maksimumo. Tiam ludanto povas veti ĉiom da siaj ĉetablaj ĵetonoj iam ajn.
 
==== Plialtigi kaj Sekvi la Veton ====
Kiam la vetrondo venas al ludanto, li devas decidi ĉu