Oprah Winfrey: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Oprah Winfrey
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
 
== Frua vivo ==
Oprah Winfrey estis naskita en [[Kosciusko (Misisipio)|Konsciusko]] ([[Misisipio]]) al [[baptismo|baptisma]] familio. Ŝiaj gepatroj estis needzaj geadoleskuloj. Ŝia denaska nomo estis Orpa Gail Winfrey, nomata laŭ Orpah, bofilino de Naomi en la [[Rut|Libro de Rut]] en [[Biblio]]. Winfrey diris, ke pro problemoj de prononcado kaj literumado de "Orpah", la "r" kaj la "p" estis interŝanĝitaj. Ŝia patrino, Vernita Lee, estis ĉambristino, kaj ŝia patro estis karbonministo, kaj poste barbiro kaj urba magistratano.
 
Kiam ŝi estis junaĝa, ŝi loĝis kun sia avino, kiu instruis ŝin kiel legi 3-jaraĝan. 6-jaraĝa, Winfrey transloĝis al la geto de [[Milwaukee (Viskonsino)|Milwaukee]] ([[Viskonsino]]) por loĝi kun sia patrino. Ŝi diris, ke ŝi estis sekse mistraktita ekde sia 9-a jaro de kaj ŝia kuzo, kaj onklo, kaj familia amiko.