Risko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La vorto '''risko''' en malsamaj sciencaj branĉoj diverse difiniĝas. Komuna eco de ĉiuj difinoj estas, ke risko priskribas eventon kun la ebleco de negativaj sekvoj. Iuj difinoj en ri...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La vorto '''risko''' en malsamaj sciencaj branĉoj diverse difiniĝas. Komuna eco de ĉiuj difinoj estas, ke risko priskribas eventon kun la ebleco de negativaj sekvoj. Iuj difinoj en riskaj agoj ankaŭ inkluzivas la eblecon de eksplicite pozitiva sekvo, kvankam oni en kutima lingvouzo pli nomas tiajn eventojn kun pozitiva sekvo (en nematematika senco) „ŝanco“ aŭ – se oni laŭ matematika kompreno vidas la vorton „ŝanco“ neŭtrala je prijuĝo ke sekvo nomiĝu bona aŭ malbona – „bonŝanco“. Kontraste al la vorto „malbonŝanco“ tamen la vorto „risko“ enhavas la asociigon ke la aganto konscias pri la ebleco de negativaj sekvoj kaj ili ne konsideriĝas neantaŭvideblaj.
 
Ĝenerale la risko konsideriĝas kombino de unue la probableco pri negativa sekvo de ago kaj due ties severeco, kompare al la deflankiĝo de la antaŭe difinitaj dezitataj celoj de la ago.
 
== Diferencigo de „danĝero“ ==
La prognozebla scio pri problableco kaj severeco de negativa sekvo de ago estas limigita. Tamen, en jura lingvaĵo „risko“ diferenciĝas de la koncepto de „[[danĝero]]“. Danĝero en tiu lingvaĵo estas situacio, en kiu laŭ la eventa fluo sen ekstera interveno stato aŭ ago kun granda probableco gvidas al atendebla damaĝo. En tiu senco „danĝero“ estas pli forta speco de risko, aŭ „riskego“.
 
== Etimologio ==