Hetumo la 2-a: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Hetumo la 2-a''' (armene Հեթում Բ) (1266 – m. la 17-an de novembro 1307) estis reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio, regante de 1289 al 1293, 1295 al 1...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:22, 5 jan. 2011

Hetumo la 2-a (armene Հեթում Բ) (1266 – m. la 17-an de novembro 1307) estis reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio, regante de 1289 al 1293, 1295 al 1296 kaj 1299 ĝis 1303, kiam Armenio estis submetita de la Mongola Imperio. Li abdikis por eniri dufoje en monaĥejon de la franciskanoj sen forlasi la povon kaj titolon "Granda Barono de Armenio" kaj poste estis regento de sia nevo. Li estis filo de Leono la 2-a de Armenio kaj Kerane de Armenio, kaj estis membro de la hetumidoj, estinte nepo de Hetumo la 1-a. Li estis murdita kune kun sia nevo kaj sukcedinto Leono la 3-a fare de la mongola generalo Bilarghu, kiu poste estis ekzekutita de la mongola reĝanto de Ilĥanato,Öljaitü.