Armena reĝlando en Kilikio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 88:
Hetumo kaj liaj fortoj batalis sub la mongola standardo de [[Hulagu]], en la konkero de la islama Sirio kaj la preno de Alepo kaj Damasko en 1259-1260. Armenio ankaŭ okupiĝis pri ekonomia batalo kun la egiptaj mamelukoj, por kontrolo de la spico-komerco.
 
En [[1266]], la mameluka gvidanto [[Bajbarso]]<ref> http://www.nicoweb.com/baibars/notas.htm</ref> alvokis Hetumon la 1-a por abandoni sian fidelecon al la mongoloj, kaj anstataŭe akcepti mamelukan superregadon, kaj liveri al la mamelukoj la teritoriojn kaj fortikaĵojn kiujn Hetumo akiris per sia submetado al la mongoloj. Pro tiuj minacoj, Hetumo iris al la Mongola Kortego de Ilĥanato en [[Irano]] por ricevi armean subtenon. Tamen, dum lia foresto la [[mamelukoj]] avancis al Kilio, gviditaj de [[Al-Mansur Ali]] kaj la mameluka komandanto [[Qalawun]]<ref> http://artfl.uchicago.edu/mamluk/</ref>, kaj venkis la armenojn dum la [[batalo de Mari]], mortigante la filon de Hetum Toros, kaj kaptante la filon de Hetum, Leono, kun miloj de aliaj armenaj soldatoj. Hetumo elaĉetis sian filon kontraŭ alta prezo, pagante al la mamelukoj grandan monsumon kaj donante al ili multajn fortikaĵojn. Poste la granda tertremo en la jaro 1268 en Kilikio senesperigis la landon.
 
En 1269, [[Hetumo la 1-a]] abdikis en favoro de sia filo Leono la 2-a, kiu estis devigita pagi grandan ĉiujaran tributon al la mamelukoj. Eĉ kun la tributoj la mamelukoj daŭre atakis Kilikion dum malmultajn jarojn.