Iran–Iraka Milito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota modifo de: es:Guerra Irán-Irak
e La dosiero Imam_Khomeini_38.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Martin H.: Missing essential information: source and/or license: No source s
Linio 8:
[[Dosiero:Iraq, Saddam Hussein (222).jpg|thumb|right|150px|Saddam Hussein]]En [[1980]], kelkaj monatoj antaŭ ol la milito, la irana ambasadejo en [[Londono]] estis atakita de grupo da teroristoj kiuj deklaris ke ili agas por la libereco de Ĥuzestano. Oni poste malkovris ke la iraka registaro trejnis kaj armigis ilin. La 22-an de septembro 1980 irakaj trupoj invadis Iranon. La deklarita celo de Irako estis konkeri la riveron [[Ŝatt al-Arab]] kaj la regionon de Ĥuzestano. La iraka registaro verŝajne fidis je la fakto ke post la revolucio, Irano estis en malforta ŝtato kaj en malbonaj rilatoj kun la okcidenta mondo. Krome, ili kredis ke la iranaj sunitoj helpus ilin, preferante Irakon pli ol la ŝijaisman Iranon. Tamen, la plej multo el la iranaj sunitoj ne kunlaboris kun la invadintoj, eble pro sento de la irana naciismo. Komence la iraka armeo antaŭeniris senprobleme, sed tre rapide la irananoj komencis efike rezisti, kaj miloj da iranaj volontuloj iris helpi sian armeon. La irakanoj rapide malkovris ke la irana armeo ne estis en tiel malbona ŝtato kiel ili supozis, kaj ke la irana popolo tute ne ribelis kontraŭ Khomeini, kiel ili esperis, sed male decidis batali por sia lando.
 
[[Dosiero:Imam Khomeini 38.jpg|thumb|right|150px|Ruhollah Khomeini]]Ĝis junio de [[1982]], la irananoj sukcesis rekonkeri ĉiujn perditajn teritoriojn. Saddam Hussein, komprenante ke la milito ne iris kiel li esperis, proponis pac-interkunsenton, sed Irano refuzis kaj atakis Irakon mem. Por tri jaroj Irako estis en malfacilaĵoj, sed en 1985 la situacio denove ekvilibriĝis. Dum la lastaj jaroj de la milito la du flankoj ankaŭ multe bombis la urbojn de la alia flanko kun aviadiloj, kaj Baghdad kaj Teheran ambaŭ estis bombitaj. Paco alvenis en la somero de 1988, kiam ambaŭ landoj akceptis resolucion de la [[UN]] kiu postulis finon de la batalado. La landlimoj restis neŝanĝigitaj kompare al la komenco de la milito.
 
Dum la milito, la irananoj, ĉefe la volontuloj de la [[Pasdaran]] kaj la [[Basij]], ofte atakis en grandaj homaj ondoj, kurante kontraŭ la malamiko en preskaŭ mem-mortigaj atakoj, por malfermi la vojon por la [[tanko]]j. Kelk-foje, eĉ infanoj estis uzataj por ĉi tiuj atakoj. Ili ofte estis movataj de religiaj fervoroj, kaj kredis ke ili fariĝus martiroj. En unu kazo, infanoj eĉ kuris tra kampo plena de minoj por eksplodigi ilin antaŭ ol pasis la tankoj. La irakanoj, aliflanke, ofte uzis kemiajn armilojn kontraŭ la malamikaj trupoj, kaj eĉ kontraŭ civiluloj. En 1988, la Iraka armeo atakis la Irakan kurdan urbon de [[Kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo|Ĥalabĝo]] per [[Kemia armilo|kemiaj armiloj]], poste Iranaj trupoj kaj kurdaj ribeloj okupis la urbon. Centoj aŭ miloj da homoj, ĉefe [[civilulo]]j, mortis en la atako.