Kalifornia kverko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
''Quercus kelloggii'' tipe altas 9-25 m kaj [[diametro|diametras]] 0,3-1,4 m. Grandaj arboj povas superi altecon de 36 m kaj diametron de 1,6 m. La [[Specio (biologio)|specio]] ankaŭ adoptas [[Arbedo|arbedan]] formon sur sekaj malriĉaj [[grundo]]j <ref name=fed>[http://www.fs.fed.us/database/feis/plants/tree/quekel/all.html US Forest Service Fire Ecology]</ref>. En malfermaj areoj la arbokrono estas larĝa kaj rondigita, kun la plej malaltaj branĉoj tuŝante la grundon aŭ prezentante [[Paŝtado|paŝtadan]] randon.
 
En densaj arbareroj, la krono estas mallarĝa kaj svelta ĉe junaj arboj kaj neregula ĉe maljunaj arboj. [[Trunko]]j kutime estas senbranĉaj je la plej malaltaj 6-12 m en densaj arbareroj<ref name=fed/>. Ofte trunkoj estas [[Forko| forkigitaj]], kaj kutime putrigitaj kaj kavaj ĉe pli maljunaj arboj. La arboŝelo estas maldika kaj glata ĉe junaj arboj, estiĝante dika, kresta, kaj plateca kiam pli aĝa <ref name=fed/>. Tiu kverko kreskas ekde unu aŭ pluraj vertikalaj [[radiko]]j kiuj penetras la patrinan [[roko]]n, kun grandaj, flanke disvastiĝantaj radikoj kiuj etendiĝas ekde la vertikalaj. Ĝi ankaŭ havas iom da supraĵaj radikoj.
==Ekologio==
Kalifornia kverko, estas esenca specio por la [[Bestio|bestiaro]]. Kverkoj estas la sola ĉefa [[Genro (biologio)|genro]] uzata de la bestioj por ilia [[nutraĵo]] kaj ŝirmo en la kaliforniaj arbaroj kaj sovaĝejoj, kaj Kalifornia kverko okupas pli da totala areo en Kalifornio ol iu ajn alia ligna angiospermo. Ankaŭ la [[brutaro]] uzas tiun specion por nutriĝi kaj ŝirmiĝi.