Armena Emirlando: Malsamoj inter versioj

12 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: La Armena Emirlando, ankaŭ nomata Princlando Armenio, estis aristokrata reĝimo en frua mezepoka Armenio kiu prosperis en la periodo de inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj, post la marzp...)
 
La '''Armena Emirlando''', ankaŭ nomata '''Princlando Armenio''', estis aristokrata reĝimo en frua mezepoka Armenio kiu prosperis en la periodo de inter la 7-a kaj [[9-a jarcento]]j, post la marzpanata periodo kiam la gvida politika aŭtoritato estis ekzercita per heredo de princoj. De 637 Armenio iĝis sendependa princlando ene de la Araba Imperio sub Kalifo kiel Omero, reunuigante armenajn teritoriojn antaŭe regitaj de Bizancio. La princlando estis regita de la Princo de Armenio, rekonita de la kalifo kaj la bizanca imperiestro.
 
La unua araba atako atingis Armenion en 639 en. La urbo [[Dvin]] estis prenita kaj disrabita dum tiu atako. Dua invado okazis en 642 - 643 kaj 650 - 653. Laŭ episkopo Sebeos, en [[januaro]] 642, la araboj prenis la urbon Tovin (Duin), mortigis 11 mil el ĝiaj loĝantoj kaj forportis 35 mil en sklavecon. La armenoj submetiĝis al la invadantoj kaj traktato estis subskribita en 654. Laŭ tiu interkonsento, Armenio estis rekonita kiel sendependa ŝtato kondiĉigita de ĉiujara tributo kaj kontribuo per 15 mil viroj por la araba armeo. La araba politiko pri postulado ke la tributo estu pagita per mono havis gravan efekton sur armena ekonomio kaj socio. Moneroj estis faritaj en Dvin. La armenoj estis devigitaj produkti profiton de manĝaĵo kaj varojn por vendado. Forta urba vivo estis evoluigita en Kaŭkazio kiam la ekonomio revigliĝis.
27 327

redaktoj