Gripo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.6.3) (robota aldono de: be-x-old:Грып, rn:Infuluwanza modifo de: yo:Àrùn òtútù |
Koracio (diskuto | kontribuoj) e ligilojn aldonis |
||
Linio 6:
== Epidemioj ==
Plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn
=== Kaŭzoj de epidemioj ===
Kiuj estas la kaŭzoj de tiuj kvazaŭ neatenditaj gripaj epidemioj? Por tio ni rigardu iujn ecojn de la virusoj, kiuj kaŭzas gripon. Oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C. La viruso C aperas ĉe la homoj tre malofte. La viruso B povas kaŭzi gripepidemiojn, precipe dum aŭtuno kaj vintro. Sed plej danĝera por la homo estas la viruso de tipo A. Tion kaŭzas la specifeco de ĝia genaro, kiu – diference de la genaroj de aliaj virusoj – havas fragmentan strukturon. Ĝi konsistas el ok apartaj neligitaj fragmentoj. Ĉiu fragmento de la [[ribonukleata acido]] (RNA) de la homa gripa viruso povas interŝanĝi sin kun iu genara fragmento de la gripvirusoj de bestoj (inkluzive de birdoj). Ĉu ankaŭ bestoj povas esti infektitaj de la gripaj virusoj? Certe, kaj tre ofte.
La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas
El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas
Necesas konatiĝi ankoraŭ kun du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: [[hemaglutinino]] (angle hemagglutinin) kaj [[neŭraminidazo]] (angle neuraminidase). Precipe kontraŭ ili en la infektita organismo aperas antikorpoj, kapablaj neniigi la gripajn virusojn. Tamen precize por la viruso de gripo A estas karakteriza la ofta variemo en la strukturo de ĉi tiuj antigenoj, kio ebligas al la viruso eskapi de la mortiga influo de la imunsistemo.
Ĉe la virusoj de gripo A de homo, bestoj kaj birdoj ekzistas 15 subtipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripaj virusoj povas renkontiĝi diversaj kombinoj de ĉi tiuj antigenoj. Ekzemple estas konataj ĉe ĉevaloj gripviruso kun antigenaj kunigoj H3 N8, ĉe birdoj H7 N7, H6 N2, H5 N3, ktp.
Linio 25:
Ekde 1977 kaj ĝis nun ĉiuj gripepidemioj estas kaŭzitaj de du virusoj de grupo A, nome H1 N1 kaj H3 N2 kaj de unu viruso de grupo B. La viruso A, krom tiuj saltformaj ŝanĝiĝoj, povas modifiĝi ne tro forte rezulte de mutacioj, kiuj aperas kutime kun intervalo de du ĝis kvar jaroj, kaj kaŭzas la sezonajn plimultiĝojn de malsaniĝoj.
Tamen povas aperi inter homoj absolute novaj, danĝeraj gripvirusoj. Tiel, en 1997 en Honkongo estiĝis antaŭe nekonata viruso kun nekutima kombino de antigenoj H5 N1. Ĝi ricevis la nomon
Ĉu ni povas esti konvinkitaj, ke ne aperos ankoraŭ pli danĝeraj gripaj virusoj? Certe ne, se oni atentas la grandegan naturan rezervujon de gripvirusoj inter birdoj kaj aliaj bestoj. Krome, iuj sciencistoj argumentas, ke ĉe iuj homoj gripvirusoj povas longe konserviĝi. Nuntempe en la mondo funkcias pli ol 100 centroj, kiuj kontrolas la cirkuladon de la gripvirusoj ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter birdoj kaj aliaj bestoj, rekomendas pli efikajn vakcinojn. Bedaŭrinde, la efiko de gripvakcinoj malplialtiĝas aŭ perdiĝas, kiam aperas novaj antigenaj variaĵoj de la gripvirusoj. Krom vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo, oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn, imunoglobulinojn kaj diversajn medikamentojn kiel Amantadinum, Remantadinum kaj aliaj, kaj oni okazigas kvarantenigon.
|