Alvokoj de la Sinjoro de Armeoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:44, 13 dec. 2005

La Alvokoj de la Sinjoro de Armeoj estas kompilaĵo de la leteroj de Bahá'u'lláh, Fondinto de la Bahaa Kredo, al la reĝoj kaj regantoj de la mondo. Dum Sia ekzilo en Adrianopolo kaj en la fruaj jaroj de Sia ekzilo al la foritikaĵo-urbo de Akko en 1868, Bahá'u'lláh alvokis la regantojn de la Oriento kaj la Okcidento rekoni la Tagon de Dio kaj la Promesiton de ĉiuj religioj kaj ĉiuj epokoj. Bahá'u'lláh skribis: "Neniam ek de la komenco de la mondo estis la Mesaĝo tiel malkaŝite proklamita."

La libro konsistas el la tuta Súriy-i-Haykal, (la Súrih de la Templo), unu el la plej defiaj verkoj de Bahá'u'lláh, kiu konsistas el mesaĝoj adresitaj al la Papo Pio IX, Napoleono III, Caro Aleksandro II, Reĝino Viktorio, kaj Násiri'd-Dín Sháh; la Súriy-i-Mulúk aŭ Súrih de la Reĝoj, kiun Shoghi Effendi priskribas kiel "la plej grava Epistolo rivelita de Bahá'u'lláh en kiu Li, unuafoje, direktas Siajn vortojn kolektive al la tuta aro de la monarĥoj de Oriento kaj Okcidento"; la Súriy-i-Ra'ís, kiu adresas `Alí Páshá, la Osmanida Ĉefministro, verkita en Aŭgusto 1868; laLawh-i-Ra'ís, ankaŭ enhavante certajn pecojn direktitajn al `Alí Páshá; kaj la Lawh-i-Fu'ád, rivelita en 1869 nelonge post la morto de Fu'ád Páshá, kiu priskribas la spiritajn konsekvencojn de la misuzo de regado kiel ankaŭ de interlig-rompado, kaj antaŭdiras la malsukeco kaj renverso de `Alí Páshá kaj la Sultano.

Ŝablono:Stumpo