Restaĵa homeculo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Laŭ multnombraj atestaĵoj de antikveco ĝis nun ŝajnas ke restas vivantaj en montaraj plej izolitaj regionoj kelkaj "'''Restaĵaj homeculoj'''". La plejmulto de la sciencistoj, kiuj studis la demandon opinias ke eble estus [[Neandertala homo]], kiu fakte "malaperis" nur antaŭ 35 000 jaroj, kio estas malmulte laŭ la skolo de evoluo. aliaj opinias pri [[Homo erectus]]. Nomitaj « teruregaj neĝhomoj » de la gazetistoj, pli serioze ''« [[Jetio]] »'' en [[Tibeto]] kaj [[Himalajo]], ''« Bigfoot »'' en [[Oregono]], sed ili estis ankaŭ nomitaj ''« dev »'' de la antikvaj iranoj, ''« nasnas »'' en [[Pamiro]], ''« Almasty »'' en Kaŭkazo, ''« Ksj-gjik »'' (sovaĝaj homoj) en [[Kirgizio]], ''"Tungu"'' de la [[Neneca lingvo|Nenecoj]], ktp. Ili fakte estis renkontitaj alie kaj konataj de antikveco : kelkaj nun opinias ke la legendojn helenajn pri la [[Sileno|silenoj]], [[Saturo|saturoj]] kaj dio ''Pan'' konjekteble kaŭzis renkontoj kun tiuj vilaj longorelaj, krure lertegaj, sekse sentabuaj (parenteze ni memoru la terminon « nimfomanio ») estaĵoj (la lastdata, historia, ne legenda, okazo tia disvolviĝis en [[Ilirio]], proksime de [[Dyrrhachium]], « saturo » kaptita en loko ''Nymfaeum'' far la soldatoj de la fama romiana politikisto [[Sula]] (alie : ''Sylla''), kiu taksis ĝin multe malpli bela ol tiuj bildigitaj de la artistoj !).<br>
Ankaŭ la legendoj pri ''« [[Rusalko|Rusalka ]]»''-oj en Rusio probable devenas de renkontoj pri virinaj restaĵaj homeculoj, kiuj laŭ ĉiuj atestaĵoj amas bani sin, kaj egale grimpi en arboj, kaj sentabue « varbas » la virajn homojn, kiujn ili renkontas kaj banigas ilin kun si ! <br>
Eĉ la arabaj ''[[ĝinĝino]]''-ojj eble estis tiaj homeculoj, ĉar ili estis ankaŭ nomitaj "Se'ir" t.e. "vilaj", oni diris, ke ili estis la unuaj loĝantoj de Tero, ke ili ne parolas sed ili fajfas (almasty-ojn oni ofte aŭdas fajfi), ke ili geiĝas kaj naskas kiel homoj, ke ili vivas nokte.
 
Sed eĉ ĝis la mez-epoko ili vivis en la Pireneoj (probablas ke la plej lasta manifestiĝis en [[Eŭskio|eŭskiaj]] montoj dum la dekoka jarcento) kaj trubadora literaturo parolas pri ili, precipe dum la dekkvara jarcento la hispana verkisto [[Juan RUIZ]] ([Ĥuan Ruis]), en sia ''« Libro de buen amor »'' (libro de bona amo) parolas pri la ''« serranas »'' virinoj kiuj vivadas en la montaro (kiel ilia nomo diras : monĉenloĝantoj) [[Sierra de Guadarrama]]. Jen la strofoj, kie li priskribas unu el ili, amasigante la detalojn, kiel gazetisto aŭ policisto, aŭ kiel homo kiu vidis ion eksterordinaran kaj volegas zorge konservigi kaj diskonigi la informojn :