Palmoleo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Palmoelo movita al Palmoleo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Palma oleo aŭ palmoleo estas elgajnebla el la fruktokerno kaj grajnoj de [[oleopalmo]] (Elaeis guineensis), kiu estas kultivita en la tropikoj. Oni povas ekstrakti el 100 kilogramoj da fruktaro ĝenerale 22 kilogramojn da palma oleo kaj 1,6 kilogramojn da palma grajna oleo. La oleo kiel kokosa oleo apartenas al la lauraj oleoj, tio estas ĝi enhavas grandan proporcion de saturita laura acido.
 
La palmo povas produkti 7.250 litrojn da oleo je hektaro.
 
Ĝi uzatas kiel bazmaterialo por la produktado de margarinoj, dolĉaĵoj kaj pret-nutraĵoj, lavenzoj kaj kozmetikaĵoj, same kiel por teknikaj grasaĵoj. Palma oleo estas riĉa je olefinoj kaj konvenas por produkto de [[biodizelo]]. La oleo el la grajnoj estas uzataj nur por sapo.
 
La oleo kaj la frukto havas oranĝeruĝan koloron pro ties granda [[karotino|karotin-enteno]]. Ĉe la plu-prilaboro al nutraĵa oleo blankiĝas la palma oleo por faciligi la konservon, tiu prilabolo formetas el oleo multe de ĝiaj nutraĵoj. En [[Afriko]] kaj [[Brazilo]] oni uzas por prepari manĝaĵon la neprilaboritan oleon, kiu havas tre agrablan guston, iom simila al olivoleo, sed nefacile konservebla en malvarmaj klimatoj, ĉar ĝi solidigas je 10°C.
 
La palma oleo apartenas al la malmultaj solidaj plantaj grasoj ([[fandopunkto]] inter 26 kaj 28°C), kiuj en la necesa kvanto kultivitaj kaj tiel volonte uzatas por produktoj, ĉe kiuj gravas la solideco. Tiel oni povas rezigni pri arta solidigo.