Roger Bernard (esperantisto): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Chipougne (diskuto | kontribuoj)
Eta rolo en la filmo Angoroj.
Linio 4:
La patro de Roger Bernard esperantiĝis iom antaŭ lia naskiĝo. Li estis sekretario de la grupo en [[Saint-Denis]], sed forlasis sian aktivecon pro transloĝiĝo.
 
Roger Bernard esperantiĝis en 1931 por partopreni en la [[UK 1932|24-a Universala Kongreso]] en 1932 en [[Parizo]]. Li aktivis en la Pariza esperantista kabaredo kaj verkis multajn kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de la ''[[Bolanta kaldrono]]'' (1933-1939) kaj de ''[[La tri koboldoj]]'' (1949-1956), animita de [[Raymond Schwartz]]. Li tradukis por la antaŭmilitaj esperantaj radio-dissendoj de la Franca radio (la esperantistoj disponis pri unu horo semajne) teatraĵojn de [[Jules Romains]], [[Paul Géraldy]], [[Charles Vildrac]], [[Georges Courteline]] kaj aliaj. Por la [[UK 1957|42-a Universala Kongreso]] en [[Marseille]] en 1957 li tradukis ''[[Topaze]]'' de [[Marcel Pagnol]] laŭ instigo de [[Gaston Waringhien]], kiu poste tamen ne estis prezentita. Laŭ instigo de la reĝisoro de la antaŭmilita esperanta teatrogrupo, [[Marc Darnault]], li poste tradukis ''[[La ŝipego Tenacity]]'' de Vildrac. Sekvis tradukoj el [[Jean-Paul Sartre]]. En 1964, li ludis etan rolon en la esperantlingva filmo de [[Lorjak|Jacques-Louis Mahé]], [[Angoroj]].
 
==Verkoj==