Soleco (romano): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Okaze de la centjariĝo vidu jenajn eksterajn katalunlingvajn ttt-ejojn: http://www.parlament-cat.net/portal/page?_pageid=34,997788&_dad=portal&_schema=PORTAL, http://www.vilaweb.com/www/diariescola/noticia?id=938364, http://www.uoc.edu/lletra/obres/solitud/, http://cultura.gencat.net/anyllibre2005/m_36.htm, http://www.sanostra.es/recweb/publ001.nsf/0/BFDEB9303A909951C12570C4003E309F?OpenDocument&lang=02, http://www.solidaries.org/igualtat/novetat/escala.htm
 
Ĝi havis eksplodan sukceson, kun la sinsekvaj eldonoj ĝis tiu de 1909. En la ĉi-samjaraj floraj ludoj de Barcelona ĝi ricevis la premion Fastenrath. Ĝi ne estis reeldonita ĝis 1945; en la prologo la aŭtoro klarigas ke la verko estis preparita por eliri al la publiko iom antaŭ la interna milito (1936-1939). Tiam Lluís Via insistis aldoni tiujn du ĉapitrojn kiujn li forigis en la unuaj eldonoj ĉar opiniis ke ili estis tro longaj. Sed la milito malebligis la projekton kaj tiuj du ĉapitroj perdiĝis en polica traserĉo kaj nur kelkaj paĝoj povus esti savitaj. Lluís Via, direktoro de "Joventut", petis ŝin verkon por ĝin kajere publiki en kvar seria eldono. Malgraŭ tio, ke la verkistino sin oferis verki kolekton de rakontoj, Via preferis romanon.
 
La historio de la romano: En 1904 Lluís Via, direktoro de "Joventut", petis ŝin verkon por ĝin kajere publiki en kvar seria eldono. Malgraŭ tio ke la verkistino sin oferis verki kolekton de rakontoj, Via preferis romanon. Ŝi sin proponis verki kamparan dramon plian, sed sen limigi la flugon de la fantazio, sen redukti la priskribojn, sen ekscesa skemado. Ŝi projektis la romanon en dudek ĉapitroj. Ŝi ekskribis sen malhelpoj, kaj ŝi daŭre sendadis pecojn de la romano al la redakcio de "Joventut" laŭ ŝi skribis ĝin. Ĉi tiu sistemo, sufiĉe uzita de la realismaj verkistoj de la 19-a jarcento, kaŭzis al la aŭtoroj ian maltrankvilon, laŭ Balzac rakontis; por Caterina Albert, tio estis malbeno, laŭ ŝi mem klarigis. Post longe ŝi ankoraŭ parolis pri ĉi tiu romano kiel verko kiun ŝi ĉiam rigardis malplaĉe. Temas pri kampara dramo, novelo, mallonga rakontado kun la ritmo intence malrapidigita per la sintrudo de du elementoj: unuflanke, per preciza, insista kaj plena analizo de la sentoj de Mila; aliflanke, la rakontado malrapidiĝas per la rakontetoj de la paŝtisto.
 
Granda parto de ĝia sukceso devenas el ĝia unikeco. La kritikistoj interkonsentis pri ĝia sublimeco sed ne pri ĝiaj estetikaj karakterizaĵoj. Ili ja sciis ke ĝi ne povis esti komparita kun neniu el la grandaj romanoj de ŝiaj samtempuloj: “La punyalada” (La ponardo) de Vayreda, “Els sots ferèstecs” (La krutaj sulkoj) de Caselles aŭ “Pilar Prim” d'Oller. La kvalifikoj realisma aŭ psikologia aŭ eĉ kampara kiuj estis utilaj por la cititaj verkoj, eĉ kun la nedetermineco de la kvalifiko kampara, ili ne estis utilaj por klarigi la allogon magian de “Solitud” (Soleco). La solvo estas konsideri la rakontadon ne kiel romanon, sed kiel grandan prosan poemon. Kaj, precize ĉar ĝi estas granda prosa poemo, dedukteblas ke la roluloj ne estas personoj, sed simboloj. Tio, pri kio ne estas dubo, kaj kion la kritikistoj devis trovi, estas la klasifika traktado de la roluloj kiuj ne estas Mila, traktado pli karakteriza de la novelo ol de la romano, kiu ne serĉas la ambiguecon de la konkreta persono, sed la esenco de la homa skemo. La romana sukceso atingita per ĉi tiu verko ne plu okazis.