Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Peto pri gramatika klarigo
Le Hibou (diskuto | kontribuoj)
Linio 146:
Koran dankon pro via helpo.
Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 08:39, 16. Dec 2005 (UTC)
:Se vi pensas, ke "devena el" estas pli klara ol "origine de", bonvolu ŝanĝi ĝin!
 
:Mi ne pensas ke "origine de" estas malĝusta, sed eble la frazo estas iomete tro angleca. La komoj tamen, laŭ mi, restu, ĉar la frazo signifas: "HW, (kiu originas/devenas de/el Kansaso), aĉetis..." - do, "HW<big><big><big>''','''</big></big></big> [devena el | origine de | devena de | Kansasano de origino | Kansasano | elmigrinto de]<big><big><big>''','''</big></big></big> aĉetis..." - prenu vian preferatan el la krampoj! "HW devena de Kansaso" en unu frazo sen komoj donas tro da graveco al lia origino, ekz:
:*"'''HW devena el K''' aĉetis bienon" - tiu kansasana HW, kaj ne la kaliforniana HW aĉetis bienon. Kvazaŭ "HW devena el K" estas lia nomo, kiel "Karlo la Granda".
:*"'''HW''', devena el K, aĉetis bienon" - HW aĉetis bienon. (Li estis kansasano). La komoj estas uzataj parenteze, kiel post-penso. Aŭ simile kiel "HW, bienvendisto de Kansaso, aĉetis bienon"
 
:Kial mi uzis adverbon anstataŭ adjektivon? Mi simple preterlasis parton de la frazo, ekz "origine ''(li estis)'' de Kansas". Same kiel supren vi trovas adjektivo sen substantivo "prenu vian preferatan ''(vorton)'' el la krampoj".
:Aŭ gramatike, "de Kansaso" estas priskribo, do agas kiel adjektivo. "Origine" priskribas la priskribon, do agas kiel adverbo. Mi povas diri "Miaj haroj, origine nigraj, nun estas blankaj" aŭ "Miaj haroj, origine de helbruna koloro, nun estas blankaj" - ĉu vi ne pensas?
:Aŭ eble la frazo estis nur laŭvorta traduko de la angla "''originally from Kansas''". "Devena de" ŝajnas pli preciza, do ŝanĝu ĝin. Mi ne estas gramatika spertulo, kiel vi povas vidi!
 
:Interesa demando. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 10:51, 16. Dec 2005 (UTC)