Rasismo sen rasoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e + kategorio
Linio 5:
Ofte oni priskribas [[Novdekstrismo|novdekstrajn]] konceptojn kiel rasismon sen rasoj, ĉar ili regule argumentas laŭ formale [[Multkulturismo|multkulturisma]] maniero, eĉ distanciĝante de malnovaj, ekzemple faŝismaj, rasismaj ideologioj. Iuj novdekstraj ideologoj asertas diferencon inter la etnoj aŭ rasoj, kiu estas konservinda. Sekve, ili malakceptas interasimiliĝon inter la de ili konstrukciataj grupoj kaj postulas [[Apartismo|apartismon]].
 
Sed ne nur novfaŝismaj ideologiaj skemoj inkluzivas rasismon sen rasoj. Tiu ĉi estas multe pli disvastigita kaj historie ne nova fenomeno. Ĝian spuron oni trovas i.a. en argumentaj strategioj, kiuj simple anstataŭigas la rasnocion per vortoj kiel [[etno]], [[kulturo]], [[popolo]] ktp. (vd. [[Kulturismo|kulturismon]]), respektive kiuj alprenas kulturajn propraĵojn kiel lingvon aŭ religion kiel motivojn de rasisma diskriminacio.
 
Kvankam la rasismo sen rasoj ne estas nova, ĝi aktuale funkcias kiel modernigo de rasismo, kies karaktero malpli facile rekoneblas. Tiu modernigo kaj vualigo konsistigas ĝuste la danĝeron de la rasismo sen rasoj.
Linio 14:
 
[[de:Rassismus ohne Rassen]]
[[kategorio:sociologio]]