Budho: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + br
ŝanĝi "ilumiĝinto" (konfuzo de "ilumin" kaj "lum"?) al "iluminiĝinto"
Linio 2:
{{Budhismo}}
 
'''Budho''' ([[Sanskrito|sanskrite]], prakrite kaj palie ''Buddha'', "vekiĝinto" aŭ "ilumiĝintoiluminiĝinto"), estas honora titolo trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en la [[budhismo]], al kiu ĝi donis sian nomon.
 
== Tri specoj da budhoj ==
La budhismo mencias tri specojn da budhoj (la palia formo antaŭ la streko, la sanskrita post ĝi):
 
*''Sammâsambuddha''/''samyaksambuddha'', "ĝuste kaj tute vekiĝinta", ilumiĝintoiluminiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la budha [[dharmo]] ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmo-radon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta [[sangho]]n kaj [[sasanao]]n, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto "Budho" sen ia aldono plejofte indikas tian, kaj tre ofte precipe la historian Budhon de nia epoko: Siddhattha Gotama/Siddhartha Gautama - vidu sube!
 
*''Paccekabuddha''/''pratyekabuddha'', "privata budho", ankaŭ ilumiĝintoiluminiĝinto sen alies helpo en tempo kiam la dharmo ne estas konata, sed ne "ekmovanta la dharmo-radon". Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
 
*''Sâvakabuddha''/''ŝrâvakabuddha'', "disĉipla budho" (laŭlitere "aŭdanta" aŭ "aŭskultanta"), ilumiĝintoiluminiĝinto en tempo kiam la dharmo ja estas konata, do dum sasanao, kaj kun apogo de sangho. Sed tio ne signifas ke la sangho faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.
 
Laŭ [[theravado]], la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.