MAN SE (konzerno): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
MAN alinomita al MAN (apartigilo): Bonus uzi la simplan artikolotitolon "MAN" por teksto pri la konzerno "MAN"
 
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto firmao
#ALIDIREKTU [[MAN (apartigilo)]]
| nomo = MAN
| emblemo = [[dosiero:MAN.svg|150px]]
| formo = [[eŭropa societo]] (SE)
| fondo = [[1758]]
| sidejo = [[Munkeno]], [[Germanio]]
| estro = Georg Pachta-Reyhofen
| dungitaro = 47 750 (fine de marto 2010)
| spezo = 12 miliardoj da [[Eŭro]]j (en 2009)
| bilanco =
| kampo = konstruado de kamionoj kaj motoroj
| ISIN-kodo =
| malfondo =
| ttt = [http://www.man.eu www.man.eu]
}}
'''MAN''' ("Maschinenfabrik Augsburg-Nürnberg" aŭ en Esperanto "Maŝinfabriko [[Aŭgsburgo]]-[[Nurenbergo]]) estas germana aŭtomobila firmao specialiĝinta je konstruado de kamionoj kaj motoroj. La jura formo de la entrepreno estas [[eŭropa societo]] (SE laŭ la latina formo ''Societas Europaea''), kaj la sidejo - malgraŭ noma mencio de du aliaj urboj - estas la urbo [[Munkeno]]. En marto 2010 la firmao havis 47 750 dungitojn, el ili 27 128 en Germanio kaj 20 622 en aliaj landoj), kaj spezoj de 12 miliardoj da [[Eŭro]]j. En 2009 nur 23 procentaĵoj de la produktoj vendatis en Germanio, la restaj 77 procentaĵoj do en aliaj landoj. Krom en Eŭropo, la konzerno pri produktado kaj vendado de kamionoj fortas en Sudameriko, kaj ankaŭ posedas parton de la ĉina kamionprodukta firmao ''Sinotruk''. Krom mem produkti motorojn inter alie por ŝipoj kaj industriaj maŝinegoj, la firmao ankaŭ posedas plejparton de la motorprodukta firmao ''Renk AG''.
 
== Historio ==
La radikoj de la nuna konzerno fontas el la jaro 1758: Tiam fondiĝis la ŝtalproduktejo ''Sankt Antony'' en la urbo [[Oberhausen]] de la germana [[Ruhr-Regiono]], kiu poste iĝis industria centro. En 1873 la ŝtalproduktejo unuiĝis kun du proksimaj similaj produktejoj je la nova nomo ''Gutehoffnungshütte''. En 1840 en la bavaria urbo [[Aŭgsburgo]] fondiĝis maŝinan produktejon, kiu unue nomiĝis laŭ la fondinto Ludwig Sander, poste laŭ la pioniro pri presmaŝinoj Carl August Reichenbach kaj fine havis la nomon " Maschinenfabrik Augsburg". Jaron poste, en 1841, en [[Nurenbergo]] fondiĝis la ferproduktejo kaj maŝinfabriko ''Klett'' kaj kompanio, kiu en 1898 fuziis kun la aŭgsburga produktejo kaj havis la nomon Maschinenfabrik Augsburg-Nürnberg AG, ekde 1908 mallonge nomata "M.A.N.". Dum en la norda produktejo ''Gutehoffnungshütte'' en la [[Ruhr-Regiono]] komence plu dominis la produktado de industria fero kaj ŝtalo, en la sendependaj sudaj produktejoj de Aŭgsburgo kaj Nurembergo la fokuso iĝis la produktado de maŝinoj. En 1913 la konzerno M.A.N. jam havis 12 000 dungitojn. La fruaj ekonomikistoj kaj inĝenieroj de la firmao tre malfermis je novaj teknologioj: Tiel ekzemple la firmao konstruis la [[ŝvebotrajno de Wuppertal| ŝvebotrajnon de Wuppertal]] kaj plurajn siaepoke elstarajn ŝtalajn pontojn. La rotacia presmaŝino de la firmao ebligis amasan presadon de libroj, gazetoj kaj aliaj paperaj presaĵoj, per uzo de longegaj ruligitaj paperegoj, tranĉataj nur post la presado. Dum kvar jaroj la inĝeniero [[Rudolf Diesel]] ekde la jaro 1893 eksperimentis kun postaj MAN-inĝenieroj en Aŭgsburgo, ĝis kiam funkciis la unua dizela motoro.
 
En 1921 la Ruhr-Regiona ŝtalproduktejo ''Gutehoffnungshütte'' transprenis la tiutempe ekonomie malfortan firmaon M.A.N., kaj ĝis la jaro 1986 la konzerno laŭ mallongigo de la ŝtalproduktejo nomiĝis "GHH". Per grandpartaj aŭ kompletaj aĉetoj de pliaj firmaoj - ekzemple la ŝipproduktejo ''Deutsche Werft'' en 1918, la firmao ''Ferrostaal'' en 1921, la dentoradan fabrikejon ''Renk AG'' en 1923 kaj la firmao ''Deggendorfer Werft und Eisenbau'' en 1924, la konzerno forte ekspansiis. Tamen la ekonomia situacio de la konzerno GHH pro la [[monda ekomia krizo de 1929]] draste malboniĝis ekzemple la nombro de dungitoj malaltiĝis de 14 000 en vintro 1929/1930 al nur 7 400 en vintro 1930/1931. Post la ekrego de la nazioj en Germanio en 1933, la porarmea produktado iĝis signifa produktofokuso. La konzerno konstruis dizelajn motorojn por submarŝipoj, tankojn kaj ĉiuspecajn pafilojn. Dum la Dua Mondmilito, aparte la MAN-produktejo en Nurenbergo estis fokusa celo de aliancaj bombadoj.
 
Post la milito la aliancanaj armeaj institucioj en Germanio postulis disigon de la produkteroj minado, produktado de fero kaj ŝtalo, kaj pluprilaboro de la metalo je motoroj, maŝinoj kaj veturiloj. La konzerno tial koncentriĝis pri la produktado de motoroj, veturiloj, pres- kaj aliaj maŝinoj - la minejojn ĝi fordonis. Tiun evoluon subtenis strategiaj entreprenaj aĉetoj kaj forvendoj. Inter la plej gravaj tiaj transakcioj estis kunlaborigo kun la ĉina aŭtomobila firmao Jinhua [prononco ''Ĝinhua''] en 1953, la transpreno de la kamiona kaj aŭtobusa produktado de la firmao Büssing en 1971, la forvendo de la konzernaj akcioj de la ŝipkonstrua entrepreno ''Deutsche Werft'' en 1966/1967 kaj la transpreno de la presmaŝinoprodukta firmao Faber&Schleicher kaj sekva fuzio al la presmaŝinoprodukta firmao "MAN Roland Druckmaschinen'' en 1979. En 1982/1983 la konzerno GHH eniris severan entreprenan krizon, kiam sekve de forta multekostiĝo de nafto la vendoj de kamionoj signife malkreskis. Unua plano pri struktura reformo de la konzerno vekis ardajn protestojn de la ĉefaj akcioposedantoj, sed en 1986 realiĝis nova konzerna strukturo, kiu inkluzivis la translokigon de la konzerna centralo de [[Oberhausen]] al [[Munkeno]] kaj la uzon de nova konzerna nomo ''MAN''.
 
En 2006 la same germania konzerno [[Volkswagen AG]] altigis sian akciaron en la konzerno MAN de komence 15 procentaĵoj al preskaŭ 30 procentaĵoj. En decembro 2008 la konzerno MAN transprenis la brazilan subfirmaon de Volkswagen pri kamionoj kaj aŭtobusoj kaj nomis ĝin "MAN Latinameriko". Per tiu subfirmao la konzerno MAN nun havas 30 procentaĵojn de la brazila merkato pri kamionoj kaj aŭtobusoj kaj dominas ĝin. Ekde majo 2009 la konzerno havas sian nunan juran formon de [[eŭropa societo|eŭropa akcia societo]].
 
{{commonscat|MAN}}
== Retaj ligiloj ==
* [http://www.man.eu oficiala kompania retejo (plurlingva)]
* [http://www.250-jahre-man.jubilea retejo "250 jaroj da MAN" (germane)]
 
[[Kategorio:Aŭtomobilaj firmaoj]]
[[Kategorio:Germanaj firmaoj]]
 
[[ar:مان (شركة)]]
[[az:MAN]]
[[bg:МАН Груп]]
[[cs:MAN]]
[[da:MAN SE]]
[[de:MAN SE]]
[[en:MAN SE]]
[[es:MAN SE]]
[[et:MAN SE]]
[[fa:ام آ ان]]
[[fi:MAN (yritys)]]
[[fr:MAN (constructeur)]]
[[he:מאן (חברה)]]
[[hr:MAN SE]]
[[hu:MAN SE]]
[[id:MAN SE]]
[[is:MAN]]
[[it:MAN SE]]
[[ja:マン (企業)]]
[[ko:MAN SE]]
[[lt:MAN SE]]
[[nl:MAN SE]]
[[no:MAN (bil)]]
[[pl:MAN SE]]
[[pt:MAN SE]]
[[ro:MAN SE]]
[[ru:MAN]]
[[sk:MAN (podnik)]]
[[sl:MAN SE]]
[[sv:MAN SE]]
[[tr:MAN SE]]
[[uk:MAN]]
[[zh:MAN集團]]