Johannes Biereye: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Post la elementa lernejo en Brücken (Helme) li frekventis la Reĝan Gimnazion en [[Erfurto]] (hodiaŭ: [[Ratsgymnasium Erfurt]]). Poste li studis la malnovajn lingvojn kaj historion ĉe la Universitato de Halle kaj doktoriĝis tie pri temo el la malnova historio.
 
Iĝinte gimnazia instruisto li ekdeĵoris unue en Niesky en la Supra Luzacio. En la 1901-a jaro li reiris proksimen de sia naskiĝloko al Roßleben. Tie oni dungis lin kiel instruiston ĉe la klostra lernejo. Mallonge post tio li atingis la Reĝan Gimnazion en Erfurto, kie li kontinuis la fragmente postlasitan "Historion de la urbo Erfurto" de Carl Beyer. En 1908 li nomumiĝis lernejestro de la gimnazio, tiam kiam la '''''Akademie gemeinnütziger Wissenschaften''''' (=Akademio de la komunutilaj sciencoj, fondita en Erfurto, fondita laŭ pariza akademia modelo) elektis lin prezidanto anstataŭanta.
 
Post la Unua Mondmilito li kontribuis al la fondiĝo de la erfurta popola altlernejo kaj iĝis prezidanto de la '''''Verein für die Geschichte und Altertumskunde''''' (=Societo por historio kaj antikvaĵsciencoj). En 1925 li ekestris la bibliotekan societon por iĝi en 1930 prezidanto de la jam nomita Akademio, anstataŭonte la mortintan Frederikon Vilhelmon princon de Prusujo; ties oficon li estis plenumanta ĝis 1945. Ĉe lia morto la "Historio de la urbo Erfurto" estis ankoraŭ nefinita.