Materio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Modifas aspekton kaj kopias tekston de la antaŭa artikolo ecoj de la materio
Neniu resumo de redakto
Linio 50:
kemiaj ecoj estas brulemo en la aero; se ĝi ne ekflamos, la kemia eco
estos nebrulemo en la aero.
==Ŝanĝoj de la materio==
Ŝanĝ(iĝ)oj en la materio estas oftaj kaj konataj okazaĵoj. Ŝanĝiĝoj okazas, ekzemple, kiam oni kuiras la manĝaĵojn, papero brulas, kaj dinamito eksplodas. Kiam ni komprenas tiujn ĉi ŝanĝojn, ni povas, inter aliaj aferoj, antaŭdiri la konduton de substanco kaj elekti tiujn plej konvenajn por specialaj uzoj. Substanco konata kiel rapide reakcianta kiam varmigita, ekzemple, ne povos esti stokata proksime al varmofonto. Simile, substancoj akvo-solveblaj devus ne esti uzataj en la fabrikado de ban-kostumoj.
===Klasigo===
Same kiel la ecoj, ŝanĝoj en la materio klasiĝas kiel fizikaj aŭ kemiaj.
*''fizika ŝanĝo'': Fizika ŝanĝo estas tiu, kiu ne okazigas ŝanĝojn en la konsisto.
*''kemia ŝanĝo'': Kemia ŝanĝo, aliflanke, estas akompanita de ŝanĝo en la konsisto. Ĝi implicas la malaperon de unu aŭ pluraj substancoj (reakciantoj) kaj la aperon de unu aŭ pluraj novaj substancoj (produktoj) posedantaj malsaman kemian konsiston.
===Fizikaj ŝanĝoj===
Unu el la plej oftaj tipoj de fizika ŝanĝo kuntrenas [[stat-ŝanĝo]]n.
 
Stat-ŝanĝoj estas fizikaj ŝanĝiĝoj laŭ kiuj substancoj ŝanĝiĝas de unu stato (gasa, likva, aŭ solida) al alia.
 
Konsideru jenan ekzemplon. Se oni sufiĉe altigas la temperaturon de glacia kubo, ĝi fandiĝos kaj iĝos likvo. Daŭra varmigado de la likvo fine boligos ĝin kaj ŝanĝos ĝin al gaso (akvo-vaporo). Se oni inversigas la procedon kaj malaltigas la temperaturon, la gaso kondensiĝos al likvo, kaj la likvo frostiĝos al solido. La ĉeeston de akvo en ĉiu stadio de la ciklo oni povas pruvi, restarigante la originajn kondiĉojn kaj aplikante provojn por elmontri, ke la kemiaj ecoj estas, en ĉiuj kazoj, tiuj de akvo.
 
Tial do, ĉi tiuj ŝanĝoj estas fizikaj. La konduto de akvo, en tiu ĉi ekzemplo, ne estas ekster-tipa. La materio, ĝenerale, varmigata kaj malvarmigata, montras similajn stat-ŝanĝojn.
 
Ekzistas aliaj tipoj de fizikaj ŝanĝoj krom stat-ŝanĝoj. Grando- kaj formo-ŝanĝoj estas ekzemploj. La pulvorigado de malmola suker-kubo por akiri grajnan sukeron estas fizika ŝanĝo en kiu ne estas stat-ŝanĝo. Rimarku, ke en ĉiuj fizikaj ŝanĝoj, kelkaj el la fizikaj ecoj de la substanco ŝanĝiĝas, sed la kemiaj ecoj restas sen-ŝanĝiĝaj.
===Kemiaj ŝanĝoj===
Kemiaj ŝanĝoj rezultigas novajn substancojn kun malsamaj kemiaj kaj fizikaj ecoj. Rust-formiĝo estas kemia ŝanĝiĝo per kiu fero, malmola kaj brila, transformiĝas al produkto mola kaj ruĝeca, kun ecoj mem-kompreneble malsamaj ol tiuj de la origina fero.
==Vidu ankaŭ:==
*[[Universo]]