Konstitucia Konsilio de Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
== Konsisto ==
La konsilio principe konsistas el naŭ juĝistoj, kiuj ankaŭ nomatas "la naŭ saĝuloj" (france ''les neuf sages''). La membroj nomumiĝas ĉiujn tri jarojn: Po tri membrojn nomumas la [[Prezidanto de Francio]], la prezidanto de la [[Nacia Asembleo de Francio]] kaj la prezidanto de la [[Senato de Francio]]. Ne estas kondiĉo por la membreco: nek ekzistas regulo pri minimuma aĝo, nek pri profesia kvalifikiĝo nek pri havo de tiu aŭ jena posteno. La eksaj [[Prezidanto de Francio|Prezidantoj de Francio]] estas aldonaj dumvivaj membroj, krom se ili havas publikan postenon kiu konfliktas kun tiu de konsilia membro. La aktuala ŝtata prezidanto nomumas la prezidanton de la konsilio inter la konsilianoj.
 
En 2010 la prezidanto de la konsilio estis [[Jean-Louis Debré]].