Ĵazpianado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
La piano ludas en la historio de la ĵazo ekde la komenco gravan rolon, unu el la radikoj de ĵazo, [[ragtimo]], estas ĉefe pianomuziko, unu el la aliaj, [[bluso]], eniris - trans la ĉirkaŭvojo [[berelhaŭzo-piano]] (kiu poste enbuŝiĝis en [[bugio]]) - ankaŭ kiel pianomuziko en la historion de ĵazo.
 
Dum kiam la piano komence de la ĵazhistorio sin prezentis pli ofte kiel soloinstrumento - la [[marŝbandojmarŝbando]]j nature sufiĉis sen piano - ĝi dumpase de la tempo evoluis pli kaj pli ankaŭ kiel akompano- kaj ensembloinstrumento.
 
Kiel ero de ĵazbando la piano servis en tradicia ĵazo ĉefe al la generado de ritmo kaj por harmonia diferencigo: ĝi duobligis la [[Pulso (muziko)|pulson]] de kontrabaso (tubjo) kaj gitaro/banĝo. Ekde la [[svingo (muzikstilo)|svingo]] la pianistoj cedis pulson kaj bason pli kaj pli al la frapinstrumentistoj kaj la basistoj. Kvankam membro de la ritmogrupo, pianisto en pli granda bando limiĝis idealkaze sur tio, enĵeti kiel [[Count Basie]] unuopajn [[interpulso|interpulsajn]] akordojn kaj prefere aludi ol plene ludi la akordsinsekvojn. Samtempe la pianistoj tamen elpaŝis ene de la ensembloj pli ofte kiel samrajtaj soloistoj, kaj la pianludado sin egaligis sekve de tio pli kaj pli al la melodikonduko de la blovinstrumentistoj.<ref>[[Andre Asriel]] ''Jazz; Aspekte und Analysen'' Berlin 1984 (4. Aufl.), S. 398</ref>