Interpulso: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Interpulso''' ([[angla lingvo|an.:]] '''Off-Beat''' for de la pulso) estas en la muziko la pozicioj inter la [[taktotempo]]j de [[Mezuro (metriko)|mezuro]] kaj ĉefe la akcentado de ĉi tiuj taktotempoj.
La kontinuan [[Pulso (muziko)|pulson]] supertavoligas melodiaj [[Akcento (muziko)|akcentoj]] sur la interpulsoj (do „antaŭ“ kaj „malantaŭ“ la pulso). La subdividoj de la ritma krado, generitaj de la interpulso rezultigas supertavoligitajn [[Plurritmo|plurritmajn]] frazojn. En 4/4-takto oni figuras la interpulson per okonaj notoj (1 + 2 + 3 + 4 +). Kutime la fakvorto "interpulso" ne nur signifas momenton inter du pulsoj, sed akcentata tono sur tia interpulsa tempo. Tiaj akcentoj inter la pulsoj ofte efikas kiel antaŭaj tonoj, do kiel anticipado de poste (sur forta taktotempo) atenditaj akcentoj.
Laŭ [[Joachim-Ernst Berendt]] interpulsaj akcentoj vekas ĉe aŭskultanto la bezonon de ritma moviĝo, ĉar la subkonscio volas ligi ambaŭ per movo dekde la antaŭita akcento al neakcentata pulso, por tiamaniere "kuraci" la disfaladon de pulso kaj akcento. Tio volas diri, ke la interpulso - kontraŭa al la taktoskemo - staras en tensiorilato al interpulso konfirmanta la taktoskemon. Al ĉi tiu tensiorilato fontas resp. korespondas muzike sentata tensio je la aŭskultanto, sur kiu ĝi efikas animstimule. Devus esti sendispute, ke interpulsoj efikas vigligaj.
La interpulso devena el afrika muziktradicio origine estis observata en la nigrula muziko de norda Ameriko, do en [[ĵazo]] kaj ties antaŭuloj. Jen ĝi ankoraŭ nun estas eco supreniĝinta al ĝenerala stilrimedo.
En popolscienca fakvortaro interpulso signifas ĉiujn frapojn sur la [[Pulso (muziko)|pulso]], kiuj ne kunfalas kun la ĉefakcento. Se en peco kum kvarpulso la ĉefakcento venas ĉiun kvaran taktotempon, la aliaj tri taktotempoj estas interpulsoj. En la plua sinsekvo oni uzas la vorton por momentoj, kiuj ne plu staras sur la pulsoj, sed intere.
El la ĵazo la interpulso transiris en aliajn popularajn muzikstilojn. Tipaj estas interpulsoj krome por [[skao]] kaj [[regeo]] same kiel praa [[punko]], aperas tamen intertempe en ĉiu speco de popularmuziko. En eŭropa [[artmuziko]] interpulso fakte estas nekonata. Jen oni nomas similan fenomenon prefere [[Sinkopo (muziko)|sinkopo]] aŭ sinkopa ritmo.
Oni ne intermiksu sinkopo kun interpulso: Dum kiam interpulso iel maldensigas la pulson kaj lasas netuŝita la [[mezuro (metriko)|mezuron]], sinkopo havas la tendencon de vualigo ĝis dumtempa nuligo de la metrika resp. de la taktoskemo.
Tamen diferencigo foje estas malfacila. Ĉu temas pri interpulso aŭ pri sinkopo estas jene konstatebla: kontraste al sinkopo interpulso ne ŝanĝas sian efikon, se oni ŝanĝas ritmon el „rektaj“ okonaj notoj en [[lamanta ritmo|lamantan ritmon]] (aŭ inverse).
== Vidu ankaŭ ==
*[[Backbeat]]
|