Friedrich Hebbel: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:00, 2 sep. 2002

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Friedrich HEBBEL < Germana Lingvo

La germana verkisto Christian Friedrich HEBBEL [Kristjan Fridriĥ Hebl] naskiĝis je la 18-a de marto 1813 en la nordgermana urbeto Wesselburen kaj mortis je la 13-a de decembro 1863 en Vieno, Aŭstrio.

Kiel filo de malriĉa familio Friedrich Hebbel akiris la grandan kvanton de siaj scioj aŭtodidakte. En 1835 li en Hamburgo konatiĝis kun la verkistino Amalie SCHOPPE, kies influo ebligis al la inteligenta junulo la studadon de juro, historio, literaturo kaj filozofio en Heidelberg kaj Munkeno. Dum la tuta studtempo (1836-39) afliktis lin malsanoj kaj financaj zorgoj; fine li dum dudek-taga piedmarŝo revenis al Hamburgo.

Optimismon fine donis la unua literatura sukceso: la tragedio Judith, aperinta en la jaro 1841. Unu jaron poste publikiĝis lia unua poemaro. Stipendio de la dana reĝo ebligis al li vojaĝojn al Francio (1843/44), Italio kaj Aŭstrio (1946), kie li restis ĝismorte.

Nuntempe Hebbel estas konsiderata unu el la plej gravaj dramistoj de la 19-a jarcento. Krom dramojn li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj novelojn.

Famaj verkoj:

  • Judith (tragedio, 1841)
  • Gedichte (poemoj, 1842)
  • Mein Wort über das Drama! (traktato pri dramoj, 1843)
  • Maria Magdalena (tragedio, 1844)
  • Der Diamant (komedio, 1847)
  • Neue Gedichte (poemoj, 1848)
  • Herodes und Mariamne (tragedio, 1850)
  • Agnes Bernauer (dramo, 1852)
  • Erzählungen und Novellen (rakontoj kaj noveloj, 1855)
  • Gyges und sein Ring (tragedio, 1856)
  • Gedichte (poemoj, 1857)
  • Demetrius (tragedio/fragmento, eld. 1864)
  • Tagebücher (taglibroj, verkitaj 1835-63, eld. 1885-87)

Jeno aperis en Esperanto:

La malnova domo <poemo> ; Das alte Haus / Friedrich Hebbel (1813-1863). [Trad. Frieda Feichtinger]. - En: Austria antologio ; p.54 - 57, kajeroj 1 - 4

Autuna bildo <poemo> ; Herbstbild ; La blinda orgenisto <poemo> ; Der blinde Orgelspieler ; Nokta sento <poemo> ; Nachtgefühl ; Al la katedralo de sankta Stefano en Vieno ; Auf den Dom zu Sankt Stephan in Wien / Friedrich Hebbel (1813-1863). [Trad. Karl, Friedl, Frieda Feichtinger]. - En: Austria antologio ; p.52 - 57, kajeroj 16 - 18

Gyges kaj lia ringo : tragedio kvinakta / de Friedrich Hebbel. En Esperanton trad. de Paul Bennemann. - Leipzig: Ortsverband der Leipziger Esperanto- Gruppen (Loka Ligo de Leipzigaj Esperantistoj), 1916. - 151 p.
Originalo: Gyges und sein Ring

Maria Magdalena : kvinakta bur^ga tragedio / de Friedrich Hebbel. Trad. de Adolf Bischitzky. - 1. eld. - Haida: "Marto", 1922. - 79 p. Originalo: Maria Magdalena

Vespera sento ; Somera bildo ; Aŭtuna bildo. – En: Übertragungen = Transkondukoj / trad. de Guido HOLZ. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 54-55