Josef Hajek: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
(selekto --> elektaĵo)
Neniu resumo de redakto
'''Josef HAJEK''', nask. [[19-a de marto|19-an de marto]] [[1885]] en Wilhelmsburg ĉe [[St._P%C3%B6lten|St. Pölten]] ([[Malsupra Aŭstrio]]), mortis ĉ. 1979 aŭ 1980 en [[Darmstadt]] ([[Heslando]], [[Germanio]]). Estis germana instruisto, Esperanto- kaj radio-pioniro en la regiono de [[Karlovy_Vary|Karlsbad]] (okcidentaj [[SudetojSudetio]]). [[Honoraj_membroj_de_GEA|Honora membro de Germana Esperanto-Asocio]] (GEA) en 1971, nestoro de la Esperanto-grupo de Darmstadt.
 
Post vizito de la [[Prago|Praga]] "Lehrerbildungsanstalt" (Instruista Seminario) li instruis de 1907 ĝis 1945 en popolaj lernejoj en la [[SudetojSudetio]] (ĝis 1919 en [[Aŭstrio-Hungario]], poste en [[Ĉeĥoslovakio]], nuntempe en [[Ĉeĥio]]), i.a. en Meiningen kaj Meiershofen apud Karlsbad. Post elpelo kaj fuĝo el Ĉeĥoslovakio li vivis en Ernsthofen ([[Odenwald]], suda [[Heslando]]), post 1956 en la proksima urbo [[Darmstadt]]. En 1948 li pensiiĝis pro malsano. Eĉ en alta aĝo li daŭre okupiĝis pri Esperanto, ekz. de tempo al tempo vizitis la kunvenojn de la loka grupo.
 
En Ĉeĥolovakio Hajek estis "ŝtate aprobita Esperanto-instruisto" kaj instruis la lingvon en lernejoj kaj kursoj. Li varbis por Esperanto en german-lingvaj radio-elsendoj, oranizis ekspoziciojn kaj oficis kiel "raportanto pri Esperanto ĉe la distrikta eduka komitato de Karlsbad" ("Esperanto-Referent beim Karlsbader Bezirksbildungsausschuß"). Hajek verkis multajn informajn artikolojn pri Esperanto en la loka gazetaro kaj kontribuis al Germana Esperanto-Revuo, organo de [[GEA]].
Sennoma uzanto