Manuel Godoy: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Manuel Godoy y Álvarez de Faria''' ([[Badajoz]], [[12-a de majo]] de [[1767]] - [[Parizo]], [[4- a de oktobro]] de [[1851]]). Estis [[nobelulo]] kaj [[politikisto]] de [[Hispanio]], ''favorito'' kaj ĉefministro de la reĝo [[Karlo la 4-a (Hispanio)|Karlo la 4-a]] inter [[1792]] kaj [[1797]], kaj denove de [[1801]] al [[1808]]. Li estis nomumita dufoje [[duko]] kaj ''Princo de la Paco'', kiu estis titolo farita propre por li, pro la negocado de la [[Paco de Bazelo]] ([[1795]]).
 
Li estis de familio de [[hidalgo]]j, tio estas la plej malalta nobelularo en Hispanio, sed li estis suprenigita spektakle fare de Karlo la 4-a, kiu donacis al li titolojn kaj honorojn, enorman riĉon kaj fidis al li la plej altajn postenojn de la ŝtato, antŭaantaŭ la nekapablo de la kortegaj partioj de la komenco de ties reĝado, nome la grafoj de [[Floridablanca]] (lasta sekretario de [[Karlo la 3-a (Hispanio)|Karlo la 3-a]]) kaj [[Aranda]].
 
Estris la registaron de Hispanio dum la eŭropa krizo provokita de la [[Franca Revolucio]] kaj de la ambicioj de [[Napoleono Bonaparte]], kiu kulminis per la franca invado de Hispanio en [[1808]] kaj la [[Milito de Hispana Sendependeco|Milito de Sendependeco]], malmultajn monatojn post la falo de Karolo la 4-a kaj de Godoy mem pro la [[Ribelo de Aranjuez]]. Laŭlonge de lia regado, plena de lumoj kaj ombroj, li sukcesis subteni la situacion de Hispanio antaŭ la potenco de Francio kun pragmata ekstera politiko -dum aliaj potencoj kiel Aŭstrio, Prusio aŭ Nederlando estis humiligitaj aŭ aneksitaj-, dum kiu en la interno li klopodis efektivigi kleran reformisman programon kiu generis profundan malakcepton en multaj sociaj grupoj, speciale inter la nobelaro kaj la klero.
 
[[Kategorio:Historio de Hispanio]]