Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|220px|Situo de la ekoregiono. La '''Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno''' estas tersupraĵa ekoregiono el la...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Fraser Plateau and Basin complex map.svg|thumb|220px|Situo de la ekoregiono.]]
La '''Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la Okcident-nordamerika [[ekoprovinco]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) kaj de la [[Nacia Geografia Societo]]. [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al [[Mezvarmaj koniferarbaroj]] de [[Brita Kolumbio]]. [[Botaniko|Botanike]] tiuj arbaroj situas en la [[Rok-Montara Flaŭra Regiono]].
 
==Priskribo==
La ekoregiono ampleksas la mezajn partojn de la [[akvokolekta areo]] de la [[rivero]] [[Frejzero]] kaj situas en la norda parto de la Landinterna Altebenaĵo de Brita Kolumbio. La WWF-ekoregiono kongruas kun du ekoregionoj laŭ la tipologio de la Kanada Media Agentejo : la Frejzer-Altebenaĵo kaj la Frejzer-Baseno. Plimulto de Frejzer-Altebenaĵo havas [[Vulkano|vulkanan]] bazon kun kruta deklivaro laŭlonge de riveroj kaj [[rivereto]]j kaj preskaŭ ebenaj supraĵoj. Fiziografie, la Frejzera Baseno estas sekcio de la pli vasta Nord-Altebenaĵa provinco, kiu siavice estas parto de la pli vasta fiziografia divisio de la Intermontaraj Altebenaĵoj.