Kartvela reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Kartvela reĝlando''' estis mezepoka monarkio establita en 978 fare de Bagrato la 3-a. Ĝi prosperis dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la tielnomita "ora epoko" de la histori...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Geor tamro aandersen.GIF|thumb|Mapo de la Kartvela reĝlando en ĝia pinto sub [[Tamara de Kartvelio]] kaj [[Georgo la 4-a (Kartvelio)|Georgo la 4-a]] (1184-1223)]]
La '''Kartvela reĝlando''' estis mezepoka [[monarkio]] establita en 978 fare de [[Bagrato la 3-a]]. Ĝi prosperis dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, la tielnomita "ora epoko" de la historio de Kartvelio. Ĝi falis sub la mongolaj invadoj de la 13-a jarcento, sed administris suverenecon ekde 1327. Sed renoviĝintaj turk-mongolaj trudeniroj de 1386 kondukis al la fina kolapso de la regno en anarkio antaŭ 1453.
 
== Originoj ==
[[File:83principality-taykc.gif|thumb|La princlando Tao komence de la 10-a jarcento]]
La [[Bagratida dinastio]] povas esti spurata al la [[6-a jarcento]]. Ili regis Tao-Klarjeti en la [[9-a jarcento]]. La unuiĝo de Kartvelio komenciĝas en 888, kiam Adarnase la 2-a prenis la titolon "Reĝo de ĉiuj [[kartveloj]]". La Unuiĝinta Reĝlando de Kartvelio estis establita en 978. En tiu jaro Bagrato la 3-a, filo de Gurgeno la 2-a, iĝis la reganto de la Reĝlando de Okcidenta Kartvelio (Reĝlando de Abĥazeti)), inkluzive de la Princlandoj [[Imeretio]], [[Samegrelo]], Abĥazeti ([[Abĥazio]]), [[Gurio]] kaj [[Svanetio]]. La patrino de Bagrato estis la reĝino Guranduĥt, filino de Georgo la 2-a de Abĥazeti.
 
== Orepoko ==
[[File:Queentamar giorgi.jpg|thumb|Reĝino Tamara kaj ŝia patro reĝo Georgo la 3-a, fresko de la [[monaĥejo Betanio]])]]
La unuigita monarkio konservis ĝian malfirman sendependecon de Bizancio kaj de la selĝukaj imperioj ĝenerale en la [[11-a jarcent]]o, kaj prosperis sub [[Davido la 4-a la Konstruanto]] ([[1089]]-[[1125]]), kiu forpuŝis la selĝukajn atakojn kaj esence kompletigis la unuigon de Kartvelio kun la rekonkero de [[Tbiliso]] en [[1122]].
 
Kun la malkresko de bizanca potenco kaj la disiĝo de la [[turko-selĝukoj|Granda Selĝuka Imperio]], Kartvelio iĝis unu el la elstaraj nacioj de la Kristana Oriento, ĝia tut-kaŭkaza imperio etendiĝanta, ĉe la plej granda amplekso, de [[Norda Kaŭkazio]] al pli norda [[Irano]], kaj orienten en [[Malgranda Azio]]. Malgraŭ ripetaj okazaĵoj de dinastia tumulto, la regno daŭre prosperis dum la regadoj de Demetrio la 1-a ([[1125]]-[[1156]]), [[Georgo la 3-a (Kartvelio)|Georgo la 3-a]] ([[1156]]-[[1184]]), kaj aparte, lia filino, [[Tamara de Kartvelio]] ([[1184]]-[[1213]]). Kun la morto de Georgo la 3-a, ĉefa virlinio malaperis kaj la dinastio estis daŭrigita per la geedziĝo de Tamara kun la [[alanio|alana]] princo [[David Soslan]] de laŭdire bagratida deveno.
 
== Mongola invado ==
La invadoj de la [[ĥorezmio|ĥorezmoj]] en 1225 kaj la [[mongoloj]] en 1236 metis finon al la "ora epoko" de Kartvelio. La lukto kontraŭ la mongola regado kreis [[diarkio]]n, kun ambicia flankbranĉo de la Bagratida dinastio aranĝanta balanciĝadon sur Imeretio, okcidenta Kartvelio.
 
== Fino ==
Ekzistis mallonga periodo de reunuiĝo kaj reviviĝo sub Georgo la 5-a la Brila (1299-1302, 1314-1346), sed la ok alsturmoj de la turk-mongola konkerinto Timuro inter 1386 kaj 1403 entreprenis grandan baton al la kartvela reĝlando. Ĝia unuiĝo estis finfine frakasita kaj, en 1490/91, la iama potenca monarkio disiĝis en tri memstaraj regnoj - Kartlin (centra al orienta Kartvelio), Kaĥeti (orienta Kartvelio), kaj Imeretio (okcidenta Kartvelio), ĉiu gvidita de la rivalofilioj de la Bagratida dinastio, kaj en kvin duon-sendependaj princlandoj, Odishi, (Mingrelio), Gurio, Abĥazio, Svanetio, kaj Samtsĥe.