Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 373:
:Mi pensas, ke la troa skemeco de la artikola titolo vere ignoras la lingvouzon de la koncernaj fakuloj. Do ni urĝe alinomigu la artikolon. La 15a regulo de la Fundamento ja permesas ja ambaŭ formojn, ĉar ĝi estas fakte duparta. Sed ĉifoje la lingvouzo decidu por "Interlingvistiko", ĉu ne? Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] 16:29, 31. Jan 2011 (UTC)
::Fakte mi tuj malkovrinte tion jam alinomis ĝin, ĉar pri tio ĉi vere ne sentis la bezonon diskuti. Nur poste mi publikigis la informon ĉi tie (kaj en ĝia diskutejo) por kontroli por mi mem (kaj por la renominto) ke efektive mi ne agas kontraŭ la ĝenerala opinio de la komunumo. Do multan dankon pro aldono de via opinio, Tlustulimu. [[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] 01:25, 1. Feb 2011 (UTC)
:::Mi tamen daŭre kredas, ke la internacieco de Esperanto esprimiĝas per uzo de internaciaj '''radikoj''' kaj ilia kunmetado aŭ derivado pere de afiksoj, tiel konsiderinde malgrandigante la parkerigendan vortostokon, ne per transprenado de tutaj, aparte parkerigendaj vortoj. Kaj ke se ni simple uzas ion ne pro ties ĝusteco, sed nure pro enuziĝo de antaŭuloj, ni similigas Esperanton al la naciaj lingvoj kaj detruas unu el la kialoj por dediĉiĝi al ĝi: minimume por mi certe. --[[Uzanto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 07:38, 7. Feb 2011 (UTC)
 
==10 jaroj==