Niels Bohr: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
Sin bazante sur la teorio de [[Ernest Rutherford]], li eldonis sian [[atomo|atoman]] modelon en [[1913]], enkondukante la teorion de numereblaj [[orbito]]j, kiuj estas karakterizitaj en la [[kvantummeĥaniko|kvantummeĥanika]] teorio per, ĉirkaŭ la [[atomkerno]], nombro de [[elektrono]]j en ĉiu [[orbito]], kiu pliigas de la interno al la ekstero.
 
En lia modelo krome, la elektronoj povas ''fali'' (pasi de orbito al alia) de ekstera orbito al alia interna, elsendannteelsendante [[fotono]]n de diskreta energio, fakto sur kiu apogiĝas la [[kvantuma meĥaniko]].
 
[[Dosiero:Solvay conference 1927.jpg|thumb|400px|Kvina scienca Kongreso Solvay de [[1927]]. Ni povas vidi ''Niels Bohr''-n, la unuan ĉe la dekstro de la centra vico. Inter la partoprenantoj, staras [[Auguste Piccard]], [[Albert Einstein]], [[Marie Curie]], [[Erwin Schrödinger]], [[Wolfgang Pauli]], [[Werner Heisenberg]], [[Paul Dirac]], [[Louis de Broglie]] kaj [[Max Planck]].]]
 
En [[1922]], li ricevis la [[Nobel-premio pri fiziko|Nobel-premion pri fiziko]] pro liajsiaj laboroj super la [[atomo|atoma]] strukturo kaj la [[radiado]]. Fizikistoj, apogante sur ĉi tiu komenco, konkludis ke la [[lumo]] karakteriziĝis per duopeco [[ondo]]-[[korpusklo]], montrante proprecojn reciproke ekskludantiĝajn laŭ la kazo.
 
Per ĉi tiu kommencokomenco, Bohr trovis krome filozofajn aplikojn, kiujn li utiligis kiel pravigojn. Tamen, la fiziko de Niels Bohr kaj [[Max Planck]] estis malagnoskita de [[Albert Einstein]], kiu preferis la klarigon de la klasika formulado.
 
En [[1933]], Bohr proponis la hipotezon de la ''likva guto'', teorio kiu permesis klarigi la nukleajn dissplitiĝojn kaj kungluiĝojn, kaj, konkrete, la grandan kapablon de [[fisio]] de la [[uranio]]-[[izotopo]] 235.
 
== Debato kun [[Ejnŝtejno]] ==
 
[[Dosiero:Niels Bohr Albert Einstein by Ehrenfest.jpg|thumb|upright|left|Niels Bohr kaj [[Albert Einstein]] diskutantaj pri la kvantuma teorio en la domo de ''Paul Ehrenfest'' en [[Leiden]] (decembron 1925).]]
 
Bohr debatadis kun Ejnŝtejno koncerne al la valido aŭ nevalido de la leĝoj de la [[relativeco]], en la subatoma mondo de la [[kvantuma fiziko]]. Ejnŝtejno diris ke la materia universo estas loko en kiu nenio povas superi la rapidon de la lumo, dum la realaĵoj ekzistas en sola formo determinita laŭ la tempo kaj la spaco. Bohr liaflanke vokis al la "[[ondfunkcio]]" de la subatomaj eroj, kaj al la stato de la "[[superpozicio]]", kiu povas submeti ĉi tiujn al kondiĉoj tre malsamaj al kiuj okazas por grandegaj sistemoj. Ekzemple du elektronoj povas esti en du simetriaj statoj kaj ekstreme malproksimigitaj samtempe, kaj tion, kio okazas kun unu en determinita punkto de la universo, spertas la alia, al la alia ekstremo de la universo. Ĉi tio produktiĝis per unu el du alternativoj:
 
a) la subatomaj eroj komunikas kun aliaj sendante respektivan informon pri liaj statoj en du malproksimajn punktojn de la universo, tial la koncerna informo devis vojaĝi al pli granda rapido ol la lumo;
 
aŭ la alia alternativo:
 
b) la subatomaj eroj povas ekzisti en du aŭ pli statoj samtempe; ĉi tiuj aperas sub la formo de [[probablo]]j de precizaj statoj, sed ne manifestiĝas en unu el ĉi tiuj ĝis la momento kiu estas determinita de stimulo: la observo, per la ago de la observanto, kiu trovas pri la ero specifajn koordinatojn de spaco kaj tempo.
 
Resume, la sinteno de Bohr kaj de la kvantuma fiziko estas ke, en la subatoma mondo, la du alternativoj ne eblas samfoje.
 
Estas dum la akra debato pri ĉi tiu teorio, ke Ejnŝtejno priprononcis tiel faman frazon: "[[Dio]] ne ludas al la [[ĵetkubo]]j !". Ĉi tiu koncerna frazo estas fidinde registrita, sed ne okazas pri la supozita kontraŭargumento fare de Bohr al Ejnŝtejno dum la sama debato, laŭ kiu li estus dirinta: "Einstein, ĉesu diri al Dio, kion Li devas fari !".
 
== Deviga ekzilo ==
 
Unu el la plej famaj studentoj de Niels Bohr estis [[Werner Heisenberg]], kiu iĝis ĉefo de la germana projekto de la [[atoma bombo]]. Kaŭze de la komenco de la [[nazio|nazia]] [[okupacio]] en [[Danio]]n, Niels Bohr estis baptita en [[Kristano|Kristana]] preĝejo, kaj restis tie malgraŭ ke li estis [[Judo|juda]]. En [[1941]] Bohr ricevis la viziton de Heisenberg en Kopenhago, tamen li ne alvenis kompreni lian sintenon. Heisenberg kaj la plimulto da germanaj fizikistoj estis al favoro de ne ebligi la produktadon de la atoma bombo por militaj uzoj, sed tamen ili deziris enketi pri la ebloj de la nuklea [[teĥnologio]].
 
La verko ''Copenhagen'', skribita de ''Michael Frayn'' kaj repezentita dum tempo en [[Broadway]], temis pri kio okazis dum la renkonto kiun subtenis Bohr kaj Heisenberg, en 1941. En [[2002]] aperis la [[kino|kinan]] version de la libro, direktitan de ''Haward Davies''.
 
En septembro [[1943]], por eviti esti arestita de germana [[policisto]], Bohr vidis sin devigita marŝi al [[Svedio]], de kie li vojaĝis la sekvantan monaton al [[Londono]], por fine direkti sin al [[Usono]] en decembro.Tie li partoprenis en la konstruo de la unuaj atomaj bomboj. Li laboris en la Nacia Laboratorio de [[Álamos (komunumo)|Álamos]], [[Nova Meksiko]], super la [[projekto Manhattan]], erare kredante ke la germana bombo estis tuja. Li revenis al Danio en [[1945]].
 
Post la milito, li iĝis [[pacifisto|pacifista]] defendanto por nuligi nukleajn armilojn. Li prononcis [[filozofio|filizofiajn]] kaj [[teologio|teologiajn]] ''konferencojn Gifford'', en la kursoj 1948-1950, pri la temo ''Casuality and Complementarity''. En [[1952]], Bohr estis unu el la fondintaj patroj de la Eŭropa Konsilistaro por la Nuklea Esploro ([[CERN]]) en [[Ĝenevo]], Svisio. En 1955, li organizis la unuan prelegon ''Atomoj por la Paco'', en Ĝenevo, konsekvence li estis la unua kiu ricevis, en 1957, la premion ''Atomoj por la Paco''.
 
== Omaĝoj ==
 
* [[Borio]], la kemia elemento, nomiĝas tiel en lia honoro.
 
* [[Hafnio]], alia kemia elemento, kies proprecoj estis priskribitaj de Bohr, kaj kiu li mem nomis tiel, ĉar ''Hafnia'' estas la latina nomo de Kopenhago.
 
* La [[kratero]] ''Bohr'' estas kratero de la [[Luno]], malkovrita en [[1963]] de ''Ewen Whitaker'', ĉe la ekstrema okcidenta rando de la [[satelito]], do ĝi ne estas ĉiam videbla de la [[Tero]], kaŭze de la efikoj de la [[libracio]].
 
* La [[asteroido]] numero 3948 nomiĝaŝ ''Bohr'' en lia honoro, ĝi estis malkovrita de ''Poul Jensen'' la 15-an de septembro [[1985]].
 
* Por la kvindekjara datreveno de lia [[atommodelo]], [[poŝtmarko]] estis eldonita la 21-an de novembro 1963, prezentante Bohr-n, [[hidrogeno|hidrogen]][[atomo]]n kaj la [[formulo]]n pri la diferenco inter du hidrogenenergiaj tavoloj: <math>\mathrm h f = \epsilon_2 -\epsilon_1 \ </math>.
 
* En [[1965]], tri jarojn post la morto de Bohr, la Instituto de Fiziko en la [[Universitato de Kopenhago]] ŝanĝis sian nomon al ''Niels Bohr Instituto''.
 
* Por la centjara datreveno de lia naskiĝo, poŝtmarko estis eldonita la 3-an de oktobro 1985, prezentante Bohr-n kaj lian edzinon Margrethe-n.
 
* En 1997, la [[Nacia Banko de Danio]] kreis bankbileton de 500 kronoj prezentante Bohr-n, kiu estis fumanta pipon.
 
== Eksteraj ligoj ==
* Parto de artikolo legita de enciklopedio Encydia [http://eo.encydia.com/es/Niels_Bohr]
* Biografio de Niels Henrik David Bohr [http://www.astrocosmo.cl/biografi/b-n_bohr.htm] ({{es}})
 
 
== Vidu ankaŭ jenon: ==