Tinizong-Rona: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
La komunumo Tinizong-Rona situas en la mezo de la Valo de Surses ĉe bordo de la rivero [[Julio (rivero)|Julio]]. La du ĉefaj vilaĝoj de la komunumo estas [[Tinizong]] kaj [[Rona]]. La vilaĝo Rona siavice konsistas el la du partoj [[Rieven]] kaj [[Ruegna]] (germane ankaŭ ''Oberrona''). Ruegna fakte antaŭ la kunigo de Tinizong kaj Rona apartenis al Tinizong, tiel ke la vilaĝo Rona antaŭ la kunigo estis politike dividita. Al la komunumo ankaŭ apartenas krome la setlejoj [[Gravas]] kaj [[Vardaval]] ĉe la bordo de la rivero Julio, kaj en la Valo de Err [[Proschen]], [[Plaz Beischen]], [[Castelas]], [[Demat]], [[Pensa]] kaj diversaj alpopaŝtejoj. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 3378 m [[s.m.]] la monto [[Piz d'Err]]. Aliaj rimarkindaj montoj estas kun alteco de 3172 m [[s.m.]] la monto [[Corn da Tinizong]] kaj kun 3339 m [[s.m.]] la monto [[Piz Ela]].
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 54,30 km², de kiuj (laŭ statistiko el la jaro [[1997]]) 25,8% estas kovritaj de [[arbaro]].
 
==Najbaraj komunumoj==