Tinizong-Rona: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1431.php ''Gion Peder Thöni'': ''Tinizong'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-02-03)]</ref>
 
[[Dosiero:Rona wappen.svg|thumb|90px|left|<small>Blazono de Rona</small>]]
La unua dokumenta mencio de Rona datiĝas el la jaro [[1330]] kiel ''Rouenam''. Ĝis 1907 Rona estis laŭ eklezia juro parto de la paroĥo Tinizong. Ek de tiam ĝi formas memstaran paroĥon. Unua preĝejo en Rona estis menciita en la jaro [[1444]]. La hodiaŭa preĝejo Sankt-Antonio kaj Leonardo estis konstruita en la jaro [[1663]] de la [[kapucenoj]]. Ĝi ricevis en la jaro [[1675]] [[orgeno|orgenon]], kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. Komence de la 12-a jarcento ekzistis planoj, konstrui baraĵlagon en la ebenaĵo, tiuj planoj tamen fiaskis en la jaro [[1910]]. Ĝis [[1851]] Rona formis parton de la tribunalkomunumo Oberhalbstein. Tiam la vilaĝoparto Rieven fariĝis propra komunumo sub la nomo Rona, dum Ruegnas fariĝis parto de la komunumo Tinizong. En la jaro [[1910]] en unua baloto la popolo de Tinizong malakceptis kunigon de la du komunumoj, malgraŭ la fakto, ke ĝi en Ruegnas dividis preĝejon kaj lernejon kun Rona. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1427.php ''Gion Peder Thöni'': ''Rona'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-08-31)]</ref>