Tinizong-Rona: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
La komunumo Tinizong-Rona estis fondita kun efiko de la 1-a de julio [[1998]] per la kunigo de la ĝis tiam memstaraj komunumoj [[Tinizong]] (kies malnova germana kaj ĝis 1943 oficiala nomo estis ''Tinzen''; kaj de 1943 ĝis 1944 Tinizong dum unu jaro nomiĝis oficiale Tinizun) kaj [[Rona]] (kies malnova germana kaj ĝis 1943 oficiala nomo estis ''Roffna'').
 
[[Dosiero:Tinizong wappen.svg|thumb|80px90px|left|<small>Blazono de Tinizong</small>]]
La unua dokumenta mencio de Tinizong datiĝas el la jaro [[281]] el la ''Itinerarium Antonini'' kiel ''Tinetione''. Tinizong en tiu tempo estis stacio ĉe la vojo al [[Septimer-Pasejo]]. Dum la 9-a jarcento Tinizong estis reĝa bieno. En [[mezepoko]] en Tinizong ekzists tri intertempe ne plu videblaj tefendoturoj, kiuj estis sidejo de la Senjoroj de Tinizong kaj de Marmels.
En la jaro [[1180]] la unuan fojon menciiĝis la preĝejo Sankt-Blazio, kiu post modifo en la jaro [[1512]] ricevis flugilaltaron. En la jaro [[1610]] inscendio detruis la vilaĝon. En la jaro [[1663]] la [[kapucenoj]] rekonstruis la preĝejojn. De la [[bronzoepoko]] ĝis la [[2-a Mondmilito]] oni en la Valo de Err ekspluatis [[mangano|manganercon]].
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1431.php ''Gion Peder Thöni'': ''Tinizong'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-02-03)]</ref>
 
[[Dosiero:Rona wappen.svg|thumb|80px90px|left|<small>Blazono de Rona</small>]]
La unua dokumenta mencio de Rona datiĝas el la jaro [[1330]] kiel ''Rouenam''. Ĝis 1907 Rona estis laŭ eklezia juro parto de la paroĥo Tinizong. Ek de tiam ĝi formas memstaran paroĥon. Unua preĝejo en Rona estis menciita en la jaro [[1444]]. La hodiaŭa preĝejo Sankt-Antonio kaj Leonardo estis konstruita en la jaro [[1663]] de la [[kapucenoj]]. Ĝi ricevis en la jaro [[1675]] [[orgeno|orgenon]], kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. Komence de la 12-a jarcento ekzistis planoj, konstrui baraĵlagon en la ebenaĵo, tiuj planoj tamen fiaskis en la jaro [[1910]]. Ĝis [[1851]] Rona formis parton de la tribunalkomunumo Oberhalbstein. Tiam la vilaĝoparto Rieven fariĝis propra komunumo sub la nomo Rona, dum Ruegnas fariĝis parto de la komunumo Tinizong. En la jaro [[1910]] en unua baloto la popolo de Tinizong malakceptis kunigon de la du komunumoj, malgraŭ la fakto, ke ĝi en Ruegnas dividis preĝejon kaj lernejon kun Rona. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1427.php ''Gion Peder Thöni'': ''Rona'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-08-31)]</ref>