Ĝemela lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kelkaj klarigoj
nombro de malsamaj lingvoj
Linio 1:
'''Ĝemela lingvo''' estas aparta lingvo kreita de junaj infanoj, relative ofte de ĝemeloj, kaj kiun parolas kaj komprenas nur tiuj. Junaj infanoj kiuj komunikas pli ofte unu kun la alia ol kun aliaj homoj relative ofte kreas al si propran lingvon. La fenomeno estas foje konsiderata kiel nenormalaĵo kiu povas prokrasti la lingvan evoluon de la infanoj kaj por kiu ekzistas la termino ''idioglosio''. (Tia prijuĝo fontas el ignorado de la fakto, ke ĝemela lingvo konsiderinde progresigas la komunikadon inter la ĝemeloj mem.) La uzado de ĝemelaj lingvoj kutime malaperas kiam la infanoj jam bone regas la lingvon de sia ĉirkaŭo.
 
La ĝemelaj lingvoj ne estas tipaj [[konstruita lingvo|konstruitaj lingvoj]]. Ili rezultas el imitado de sonproduktado inter la ĝemeloj. Tio estas racia procedo, sed ĝi ne postulas multe da elpensado. Tiuj lingvoj evoluas hazarde kaj senplane. Ili ne estas "[[planlingvo]]j". Gramatike ili similas al [[piĝino|piĝinaj lingvoj]], sed ili ankaŭmalsimilas neal estastiuj [[piĝino]]jen tio, ĉarke ilila vortformoj ofte estas male al tiujŝajnas grandparteesti [[apriora lingvo|aprioraj]].
 
Ĉiujare naskiĝas proksimume unu miliono da ĝemelaj opoj en la mondo, kaj ĝemela lingvo evoluiĝas en eble ĉiu kvara el tiuj. Ĉar la nombro de malsamaj etnaj lingvoj kutimas esti taksata je ne pli ol 7 000, oni povas aserti, ke la ĝemelaj lingvoj konsistigas la vastan plimulton de ĉiuj vivantaj lingvoj.
 
Ne plene analogia al ĝemela lingvo estas la '''hejma gestaro''' (angle ''home sign'') kiun kutimas disvolvi surdaj infanoj en kies familio plenfunkcia gestlingvo ne estas konata.
Pro la malsimetriamalfavora situacio, tia gestaro plej ofte ne tiom evoluas kompare kun ĝemelaj lingvoj. Kiam pluraj surdaj infanoj kun nur hejma gestaro kuniĝas, tamen rapide povas ekesti plenfunkcia gestlingvo. Tiel estiĝis la [[Nikaragva signolingvo]] en la 1970aj jaroj, post la ekfunkciigo de la unua lernejo por surduloj en la lando.
 
Ankoraŭ pli distanca rilato ekzistas inter la [[Arta lingvo#Personaj lingvoj|personaj artaj lingvoj]], tipe kreataj de pli aĝaj infanoj aŭ junuloj, kaj la ĝemelaj lingvoj.