4 213
redaktoj
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
eNeniu resumo de redakto |
||
La postefiko de la Agent Orange estis la enorme oftaj abortoj, haŭtmalsanoj, kanceraj malsaniĝoj kaj denaskaj malnaturaĵoj. Ĉar la [[duoniĝa tempo]] de la dioksino en homa korpo estas 12 jaroj, la danĝera dioksino herediĝas de unu al la alia generacio. Ambaŭ vjetnamoj kaj usonaj soldatoj ege suferis la postefikojn de ĝi.
Dum la [[dua mondmilito]], kiam la usonaj fortoj renkontis malfacilaĵojn kun la japana armeo, oni havis la ideon malsategigi Japanion detruante la rizokampojn per potenca herbicido. Post longaj serĉadoj, la ĥemia senfoliigo kromnomota '''Agent orange''' aŭ Oranĝa Agilo, estas testita sur [[atolo]] en la [[Pacifika oceano]]. Ĝi estas tiom malutila ke [[Franklin D. Roosevelt]] rezignas ĝin uzi. [[Dwight D. Eisenhower]], kun malpli da skrupuloj, ebligas pluan serĉadon en [[1959]]. La 31-an de novembro 1961, [[John F. Kennedy]] donas la verdan lumon por uzi ĝin en Vjetnamio. Ekde la {{daton|12|januaro|1962}}, kaj dum 10 jaroj, 41.635.000 litroj de oranĝa agilo estas disŝprucitaj sur preskaŭ 2 milionojn da [[hektaro]]j de arbaro kaj [[rizkampo]]j en tri landoj. <ref>Retejo pri la studoj de Raoul Marc Jennar http://www.stop-monsanto.qsdf.org/raoulmarcjennar.html</ref>
|