Alceo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.6.4] robota modifo de: la:Alcaeus (mythologia)
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Alceo''' aŭ '''Alkeo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] Αλκαίος, ''pova'') estas la nomo de diversaj roluloj de la [[helena mitologio]]:
 
=== Alceo, filo de Perseo ===
 
Li estis filo de la [[heroo]] [[Perseo]] kaj [[Andromedo (mitologio)|Andromedo]], la [[Etiopio|etiopa]] princino liberigita de li. Alceo edziĝis al [[Astidamio #Astidamio, filino de Pelopso|Astidamio]], [[Laonomo]], [[Lisidico]] aŭ [[Hiponomo]], filino de la reĝo de [[Tebo (Grekio)|Tebo]] (dependante de la diversaj versioj), kaj havis kun ŝi tri gefilojn: [[Amfitriono]], [[Anakso]] kaj [[Perimedo]], do li iĝis grava ĉenero de heroa genealogio<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]], ''Mitologia Biblioteko'', 2.4.5.</ref>.
 
=== Alceo, filo de Androgeo ===
 
Li estis filo de la [[Kreto (insulo)|kreta]] princo [[Androgeo]], do nepo de la fama reĝo [[Minoo]]. Li kaj lia frato [[Estenelo]] reprezentis ilian onklon [[Radamanto]] en la [[Cikladoj|ciklada]] insulo [[Paros]]o. Kiam [[Heraklo]], dum lia [[La dek du laboroj de Heraklo #Naŭa laboro - la Amazonoj|ekzpedicio]] kontraŭ la [[amazonoj]], haltis ĉe la insulo por proviziĝi, la filoj de Minoo kiuj loĝis tie ([[Eŭrimedonto]], [[Krizeso #Krizeso, filo de Minoo|Ĥrizo]], [[Nefaliono]] kaj [[Filolao]]) murdis du el liaj kunvojaĝantoj. Venĝeme, la heroo mortigis la filojn de Minoo, kaj sieĝis la ceteran loĝantaron ĝis kiam ili proponis al li rekompencon: pro la morto de du el liaj ŝipanaroj, Heraklo rajtis anstataŭigi ilin per du el la lokanoj. Akceptante, Heraklo elektis la fratojn Alceo kaj Estenelo, pro ilia nobla genealogio. Do, ili akompanis la heroon dum lia ekzpedicio por serĉi la zonon de [[Hipolito]], reĝino de la amazonoj<ref>Apolodoro, ''Mitologia Biblioteko'', 2.5.9.</ref>. Post tio, Heraklo donacis al ili la insulon [[Tasos]], kie Alceo kaj Estenelo loĝis ĝis ilia morto.
Linio 22:
}}
 
=== Alceo, generalo de Enopiono ===
 
Alceo estis unu el la generaloj de [[Enopiono]], filo de [[Dionizo]] kaj reĝo de [[Ĥio (insulo)|Ĥio]]. Dankema homo, Enopiono donacis insulon aŭ urbon al liaj plej fidelaj generaloj, kaj tiel Alceo ricevis la insulon Paroso, tre grava tiam pro ĝia marmoro<ref>[[Diodoro Sicila]]. ''Historia Biblioteko'', 5.79.2.</ref>.
Linio 33:
 
 
=== Alceo, filo de Heraklo ===
 
Alceo nomiĝis ankaŭ unu el la multnombraj filoj de Heraklo, pro rimarki ke li devenis el la honora familio de la filo de Perseo. Fakte, ankaŭ sia patro nomiĝis tiel (Alceo) antaŭ ricevi sian novan kromnomon, Heraklo, kiu signifas ''Gloro de [[Hero]]''<ref>Diodoro Sicila. ''Historia Biblioteko'', 4.10.1.</ref>. Lia patrino estis [[Omfalo]], sklavino de [[Jardano]] aŭ reĝino de [[Lidio]], kaj la [[heraklidoj]] kiu regis [[Likio]]n ĝis kiam [[Kreso]] el [[Sardeso]] detronigis ilin, asertis deveni el li kaj lia filo [[Belo (mitologio)|Belo]]<ref>[[Herodoto]]. ''Historio'', 1.7.</ref>. Tamen, [[Diodoro Sicila|Diodoro]] nomis lin [[Kleolao]]<ref>Diodoro Sicila. ''Historia Biblioteko''. 4.31.</ref>.
 
=== Alceo, filo de Margaso ===
 
Tiu Alceo, filo de [[Margaso]] kaj [[Filiso]], estis soldato el [[Kario]] kiu partoprenis la [[Troja milito|Trojan militon]] apogante la flankon de la reĝo [[Priamo]]. Dum batalado, li estis mortigita de [[Megeso]]<ref>[[Kinto el Izmiro]], ''Kapitulaco de Trojo'', 10.138.</ref>.