Netolice: Malsamoj inter versioj

364 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
aldonitaj bildoj
(aktualigo)
(aldonitaj bildoj)

* Koordinatoj: {{koord|49|03|N|14|12|E}}
'''Netolice''' apartenas al la plej malnovaj urboj en [[Bohemio]]. Vivas en ĝi preskaŭ tri mil homoj. Ĝi situas en mont-onda pejzaĝo ĉirkaŭita de fiŝlagoj, duonvoje el la centro de la suda Bohemio [[České Budějovice]] al [[Prachatice]]. En [[flotado|flotrafinejo]] ĉe la urbo estis longjare prilaborata [[grafito]].

La oficiala urba retpaĝaro ekzistas ankaŭ en '''Esperanto'''.
[[Dosiero:Netolice .JPG|thumb|200px|left|Rigardo el gardoturo de arĥeologia parko]]
[[Dosiero:Netolice-la placo.jpg|thumb|220px|right|Placo en Netolice]]

== Kratochvíle ==

[[Dosiero:Kratochvile-budova.jpg|thumb|La kastelo [[Kratochvíle]].]]
La ŝtata kastelo [[Kratochvíle]] (Kratoĥvile) estas la renesanca perlo de la itala konstruarto en la suda Bohemio. La pompa ĉaskasteleto 2 km nordokcidente de Netolice estiĝis dum la 16.-a jarcento.

La ŝtata kastelo [[Kratochvíle]] (Kratoĥvile) estas la renesanca perlo de la itala konstruarto en la suda Bohemio. La pompa ĉaskasteleto 2 km nordokcidente de Netolice estiĝis dum la 16.-a jarcento. Jen mallonga [http://www.ipernity.com/doc/tuurq/9468964/ videoprezento en Esperanto]

== Memorindaĵoj ==

'''La historia kerno de la urbo''' estas ekde la j. [[1994]] proklamita urba protektata zono. Laŭ la urbaj memorindaĵoj gvidas la instrua piedvojo „Historická krajina Netolicka“, tiel nomata Malgranda rondo. Laŭ la memorindaĵoj de la regiono gvidas la instrua ciklovojo, t.n. Granda rondo. Al la interesaĵoj de la urbo apartenas ankaŭ tri oblikvaj turoj kaj la akvofaloj ĉe la fiŝlago Mnich. Jen mallonga [http://www.ipernity.com/doc/tuurq/8871691/ videoprezento en Esperanto.]

'''La preĝejo de sankta Venceslao''', devene gotika konstruaĵo kun romanikaj elementoj. Ĝia ekesto estas datita en la duan duonon de la 13.-a jarcento, sed la objekto estas versimile pli malnova. Ĝi estas konstruita en la domaro sub la fortikaĵo s. Johano kaj ĉirkaŭ ĝi koncentriĝis merkata komunumo.

'''La fiŝlago Mnich''' estis fondita en 15.-a - 16.-a jarcento. En la lagobaraĵo estas du historie valoraj ŝtonaj pontoj. Sur unu el ili estas lokita la skulptaĵo de Jan Nepomuk, la savanto antaŭ inundoj.

'''Petrův Dvůr''', 1 km ekster la urbo. Tiu ĉi tipa renesanca bieno estas menciita jam en la j. 1378, kvankam el ĉi epoko konserviĝis nenia konstruaĵo.

== Memortabuloj ==
269

redaktoj