Langwies: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Langwies datiĝas el la jaro [[1384]] kiel ''die lang Wise''. La setlado en la malantaŭa parto de la valo de Schanfigg komenciĝis en la jaro [[1273]] je insitigo de la katedrala paroĥo de Koiro kaj la [[Monaĥejo Sankt Luzi]] unue de [[romanĉa lingvo|retoromanoj]] venantaj de Peist kaj ek de [[1307]] de [[valzoj]] venantaj de [[Davos]]. La tribunala komunumo Langwies konstituiĝis en la jaro [[1400]] per unuiĝo de la germanlingvaj vilaĝoj Langwies, Praden, Fondei kaj Sapün. Landaj senjoroj estis ĝis [[1338]] la Senjoroj de Vaz, sekvis la [[Grafoj de Werdenberg]] kaj en [[1363]] la [[Grafoj de Togenburgo]]. Ek de [[1436]] Langwies kune kun Sankt Peter formis Superan Tribunalejo interne de la [[Dektribunala Federacio]]. Male al la lokoj de la ekstera valo de Schanfigg, la Langwies havis sendependan malaltan tribunalon kaj elektis mem sian komunumestron, kiuj rajtoj estis konfirmitaj en la liberecletero de [[1441]]. Post [[1437]] la Grafoj de Montfort estis la landaj senjoroj kaj ek de [[1471]] la Senjoroj de Matsch. En la jaro [[1479]] Langwies venis sub regado de [[Aŭstrio]]. en la jaro [[1652]] Langwies sin liberaĉetis de Aŭstrio kaj en [[1657]] ankaŭ de la feŭdo de la [[episkopo]] de [[Koiro]]. En la jaro [[1877]] estis malfermita la veturebla vojo al Koiro, en [[1891]] ankaŭ al Arosa, kaj en la jaro [[1914]] estis inaŭgurita la fervolinio de Koiro al Arosa.
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1590.php ''Jürg Simonett'': ''Langwies'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2007-11-23)]</ref>