Schanfigg: Malsamoj inter versioj

139 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
Neniu resumo de redakto
 
==Geografio==
Schanfigg kongruas kun la valo de la rivero [[Plessur]] sen la teritorio de la urbo Koiro (kelkaj ankaŭ konsideras Koiron parto de Schanfigg, tio tamen ne estas korekta, ĉar Koiro memkompreneble apartenas al la Koira Rejnvalo). Ĝi konsitas el la [[komunumaro Schanfigg]] kaj la sudorienta parto de la [[komunumaro Churwalden]], kaj kovras do grandan parton de la teritorio de la [[distrikto Plessur]].
 
Historie Schanfigg estis dividita en la du partojn, nome Interna Schanfigg, tio estas la hodiaŭaj komunumoj [[Arosa]] kaj [[Langwies]], la fontregionde de la rivero Plessur, kiu tie fluas de sudo al nordo, kaj Ekstera Schanfigg, la cetera valo, post la kurbiĝo de Plessur okcidenten. Krom [[Molinis]] la kernvilaĝoj en la valo situas supre sur montaj terasoj, ĉar la rivero en la valo estas tre sovaĝa ofte inundas kaj ofte okazas rokfaloj kaj ŝlimlavangoj.