Liu Sifo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 24:
En 1912 Sifo fondis la “Asocion de kokoj kiuj kokkrias en mallumo” (alinome Kokokrio-asocio), kies ĵurnalo, Voĉo de la Popolo, estis la gvida organo de ĉina anarĥismo en la 1910a jardeko. Sifo estis sperta ekzemplo de de anarĥisma doktrino kaj lia polemika interŝanĝo kun la socialisma gvidanto Jiang Khangu helpis al popularigo de anarĥismo kiel “pura socialismo” kaj al ĝia distingo el aliaj tendencoj en socialisma penso.
Oni kutime priskribas la Kokokrio-asocion, ankaŭ konata per "Guangzhou grupo", kiel “gvidata” de Sifo. Tio ĝustas se por tio oni komprenas gvidadon per ekzemplodono ĉar oni neniam cedis al li formalan postenon aŭ trudan aŭtoritatecon fare de la grupo. Ĝiaj plej gravaj kontribuaĵoj en tiu momento estis la starigo de “ligo inter intelektuloj kaj laboristoj” kaj ĝia politika propaganda laboro kiu ekintencis la diferencigon de anarĥismo disde ĉiuj aliaj socialismoj kiuj iĝis pli kaj pli popularaj; kaj tion farante, ĝi sukcesis unuafoje formigi klaran ideon pri tio kio estas Anarĥismo. La Guangzhou grupo uzis certigajn asertojn pri rajtoj de laboristoj, virinoj, kamparanoj, kaj alia subpremataj grupoj por
Endas rekoni ke ĉi tiu pozicio estis formulita responde al la graveco donita al ideo je etneco de la Kontraŭ Manĉu-movado, kiu provis rajtigi la nelegitimecon de la Qing dinastio surbaze parte de la fakto ke ĝiaj membroj apartenis al etna malplimulto kiu havis nenian rilaton al la Han plimulto, pozicio kiun Anarĥistoj de ĉiuj kvar ĉefaj grupoj mallaŭdis kiel rasisma kaj nekongrua al movado kiu deklaris labori por liberigo. Ĝia pozicio, sekve, estis ke organizado bazita je etneco instigis rasismon, kaj ne havis lokon en revolucio kiu serĉis liberigon por tuta homaro.
|