Sankt Peter-Pagig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
La komunumo estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro [[2008]] per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumo [[Sankt Peter]] kaj [[Pagig]].
 
La unua dokumenta mencio de Sankt Peter datiĝas el la jaro [[1137]] kiel ''sancto Petro'' kaj Pagig en la jaro [[1160]] kiel ''de Puigo''. La vala preĝejo de Sankt Peter, kiu la unua fojon estis menciita en la jaro [[831]], estis la religia kaj politika centro de la valo [[Schanfigg]]. La preĝejo dum [[mezepoko]] apartenis al la [[Monaĥejo Pfäfers]], kiu ankaŭ enkasigis la interezojn. Sankt Peter dum malfrua mezepoko estis tribunalkomunumo de la koira episkopejo kaj sidejo de la episkopa vokto. Ĝi konsistis el la vilaĝoj Sankt Peter, Pagig, Peist, Molinis, Pagig, Castiel, Lüen, Calfreisen kaj Maladers. Ĝis [[1338]] la Senjoroj de [[Vaz/Obervaz|Vaz]] estis la mastroj de la regiono. Poste la [[Grafoj de Werdenberg]] kaj ek de [[1363]] la [[Grafoj de Togenburgo]]. En la jaro [[1436]] la tribunalkomunumo Sankt Peter aliĝis al la [[Dektribunala Federacio]]. Ek de [[1479]] la landa suvereneco apartenis al [[Aŭstrio]]. En la jaro [[1652]] la civitanoj de la tribunalkomunumo sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro [[1657]] ankaŭ de la [[episkopejo]] de [[Koiro]].
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1596.php ''Jürg Simonett'': ''Sankt Peter'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-01-26)]</ref> <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1594.php ''Jürg Simonett'': ''Pagig'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-09-23)]</ref>