Balsthal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Balsthal datiĝas el la jaro [[968]] kiel ''Palcivallis''. Dum [[mezepoko]] Balsthal unue apartenis al la [[Princepiskopejo Bazelo]]. Ek de la [[12-a jarcento]] ĝi apartenis al la Baronoj de Bechburg. En tiu tempo estis konstruitaj la kasteloj Malnov-Flakenstein kaj Nov-Falkenstein. En la jaro [[1402]] Balsthal estis akirita de [[Soloturno]] kaj fariĝis tribunala sidejo. En la jaro [[1798]] per la fondiĝo de la [[Helveta Respubliko]] Balsthal fariĝis distriktĉefloko, rolon, kiun ĝi post la fino de la Helveta Respubliko ankaŭ gardis en la Kantono Soloturno. La 22-an de decembro [[1830]] okazis en Balsthal la Popoltago, dum kiu kunvenis amaso da liberaluloj por ribelo kontraŭ la feŭda sistemo restaŭrita en Soloturno post la falo de Napoleono, kies konsekvenco estis nova demokratia kantona konstitucio. En la dua duono de la 19-a jarcento Balsthal fariĝis grava industria loko. En Klus en Balsthal la ŝtalfabriko [[von Roll]] havis sian sidejon. En la [[1970-aj jaroj]] krizon en la ŝtalindustrio kaŭzis grandan perdon de laborlokoj, tiel ke la loĝantaro de pli ol 6000 falis je malkreskis je proksimume 20% al 5100 loĝantoj. Intertempe la loĝantaro rekreskis kaj la industrio de la komunumo novorientiĝis. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1066.php ''Hans Sigrist'': ''Balsthal'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2009-09-15)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==