[[Grachan Moncur III]] (*1937) validas kiel la unua trombonisto, kiu meze de la 1960-aj jaroj povis elpaŝi el la ombro de J.J. Johnson. <ref>vgl.Kunzler, S. 807.</ref> Li interesiĝis plie por sonoj ol por instrumenta tekniko. Plua trombonisto de [[avangarda ĵazo]] estas [[Roswell Rudd]] (*1937); [[Richard Cook]] kaj Brian Morton karakterizas lin kiel unu el la plej fantaziaj trombonistoj ekde J. J. Johnson. [[Julian Priester]] (*1935) estis stampa kiel trombonisto de [[ĵazrokmuziko]] en la seksteto de [[Herbie Hancock]]; li ludis i.a. en la senpianista kvinteto de [[Max Roach]]. [[George Lewis (trombonisto)|George Lewis]] (*1952) devenis kiel elstara trombonisto el la [[ĉikago|ĉikaga]] [[Association for the Advancement of Creative Musicians|AACM]]-rondo. Tie ankaŭ muzikis [[Joseph Bowie]] (*1953); li enkondukis la liberĵazan trombonludadon en la [[ĵazfunko]].