Abol-Hasan Ĥaragani: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e prizorgado
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Ŝejko]] '''Abol-Hasan Ali-ebne Ĝafar-ebne Salman de Ĥaragano''', konata je '''Abol-Hasan Ĥaragani''' ([[962]]-[[1033]]) estas unu el la renomaj [[mistikismo|mistikuloj]] de [[Persujo]]/[[Irano]], kiun pleje karakterizas [[altruismo]], [[asketismo]] kaj [[toleremo]]. Li i.a. estis samtempa kun alia tre fama mistikulo ŝejko [[Abu-Said Abol-Ĥejr]] ([[967]]-[[1049]]) kaj [[Aviceno]], granda filozofo kaj medicinisto irana, okcidente konata je [[Aviceno]] ([[980]]-[[1037]]) kaj [[Naser-Ĥosro Gobadijani|Naser-Ĥosro Gobadijani]] ([[1003]]-[[1088]]) renoma poeto, verkisto kaj esploristo de Irano. Ĉiuj ili vojaĝis al [[Ĥaragano|Ĥaragan-vilaĝo]] por viziti al Ĥaragani. Tio per si mem montras la grandecon de la mistikulo. Li naskiĝis kaj forpasis en [[Ĥaragano]], vilaĝo proksima al [[Bastamo|Bastam-urbo]] en tiama [[Ĥorasano]] kaj nuna [[Semnano|Semnan-provinco]] de Irano.
 
===Majstroj de Ĥaragani===
Konata estas lia diraĵo ke li neniam havis majstron homan:
 
Linio 16:
Estus dezirinde se anstataŭ ĉiuj popolanoj, mi puniĝus por ke ili ne deviĝus ekvidi la inferon …
 
===Liaj Diraĵoj===
Ĥaragani kiel Abu-Said ne tiel emis skribi pri siaj spertoj kaj trovitaĵoj. Tamen, denove samkiel okazis pri Abu-Said, aliaj inklinis kaj faris tion, t.e. surpaperigis liajn diraĵojn kaj/aŭ rakontojn pri li. La plej ampleksa kaj fama verko tia, titolas [[Nur-ol-Olum]] (Lumo de sciencoj) skribita fare de unu el liaj disĉiploj. La verkon redaktis kaj publikigis [[Moĝtaba Minovi|Moĝtaba Minovi]], nuntempa irana esploristo, kune kun fragmentoj de aŭ pri Ĥaragani el aliaj literaturaj verkoj, plejparte el fama verko de ŝejko [[Farid-ud-din Attar]] ([[1119]]-[[1229]]?), mem giganta mistikulo kaj poeto de Irano. La verk-titolo de Attar estas [[Tazkerat-ol-Oŭlija]] (Biografioj de Kunuloj) kaj ĝi servas bonege kiel klasika “Kiu estas kiu en mistikismo”. Aliaj verkoj, el kiuj Minovi citis pri-Ĥaraganiajn skribaĵojn estas kiel: [[Asrar-ot-Toŭhid]] (La Sekretoj de l’ Unueco), kompilita fare de [[Mohammad-ebne Monavvar]] inter 1179 kaj 1192, pri lia avo [[Abu-Said Abol-Ĥejr]] ([[967]]-[[1049]]), Masnavije Manavi (Spirituala [[Masnavio]]) fare de [[Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi|Rumi]] ([[1207]]-[[1273]]), [[Nafahat-ol-Ons]] (Amikecaj Blovetoj) fare de [[Abd-or-Rahman ĜAMI]] ([[1414]]-[[1492]]), persa poeto kaj mistikulo, kaj [[Kaŝf-ol-Mahĝub]] (Malkovro de Kovrito) fare de [[Abol-Hasan Hoĝviri]]. Plejmulto de diraĵoj de Ĥaragani cititaj en tiu ĉi artikolo elekiĝis el la valora kolektaĵo de Minovi. Tiajn citaĵojn distingigas numeroj en krampoj, kiuj montras paragraf-numeron en la verko.
 
===Granda Altruisto===
Unu el ĉefaj trajtoj de Ĥaragani eble estas abnegacio aŭ altruismo. Al ĉiu verko kiu enhavas liajn diraĵojn kaj/aŭ rakontojn pri li, neniel mankas divers-nuancaj materialoj montrantaj pri lia funda altruismo. Tio vere gravas ke kvankam li mem apartenis al la asketece seferemaj aŭ sinsuferigaj mistikuloj, li ĉiam angoris pri aliaj kaj deziris ke ili ne ensuferiĝu. Por plenumo de tia deziro, li tutpretis sinoferi, kiel ekz-oj:
:Kaj li diris: “Matene kiam vekiĝas scienculo, li serĉas pri plua scienco; kaj la piulo serĉas pri plua pieco; kaj Abol-Hasan pripensegas atingigi gajon al la koro de frato. [159]
Linio 34:
:Li diris: “Mi tiel enpacas kun popolo ke neniam militis (kontraŭ ili) kaj kun mia memo (nafs) mi tiel militis ke neniam repaciĝis (kun ĝi)”. [161]
 
===Toleremo===
Vastaj kaj malfermitaj pensmaniero kaj menso de mistikuloj estigas grandan toleremon ĉe ili ĝenerale, tamen rilate al Ĥaragani, tiu ĉi eco, malgraŭ asketeca vivmaniero de li mem, estas eĉ pli konsiderinda. Li, elektinte tre malfacilan kaj suferoplenan vojon al dezirato, ne malpravigas alies vojojn. Fakte, lia-krede laŭ-nombre de unuopaj homoj povas ekzisti ĝustaj vojoj al la celo:
Kaj li diris: “Oni ne povas nombri la vojojn al la dio. Kiom ekzistas homoj, tiom estas vojoj al la dio; sur ĉiu vojo, kiun mi iris, mi vidis homgrupon…” [151]
Linio 40:
:“Al ĉiu kiu envenas en tiun ĉi domon, donu panon kaj ne demandu lin pri lia kredo, ĉar tiu kiu valoras je vivo ĉe la trono de la dio, certe valoras je pano ĉe la manĝotuko de Abol-Hasan.” Tion li estis skribinta super la enirejo de sia [[ĥangaho]]* (koleltiĝejo de [[sufio]]j, [[derviŝo]]j kaj [[ŝejko]]j)
 
===Amikeco===
Amo kaj amikeco estas unu el la ĉefaj esencoj de mistikismo, kaj tia amo ampleksas ĉion kaj ĉiun. Fama poemo de [[Mosleh-od-din Sadio|Sadio]] ([[1184]]-[[1281]]) bonege montras la amplekson:
:”Mi amas la tutan mondon, ĉar tut-mondo estas Lia”.
Linio 52:
:Kaj li diris: “ En la mondo ne ekzistas pli malfacila afero ol tio ke vi malamu iun.”
 
===Scienc-rango ĉe la Mistikulo===
Kvankam mistikuloj ĝenerale pli gravigas pri intuicioj, inspiroj kaj supernatureskaj fenomenoj kiel karamat (miraklaĵo) kaj farasat (mens-legado), tamen Ĥaragani altestimis ankaŭ la natursciencojn, kaj kiel dirite, por ekz-o, li estimoplene sintenis ĉe [[Aviceno]] – plejeble tre alta simbolo de (natur)sciencoj ne nur tiutempa – kiam li vojaĝis al Ĥaragano por viziti Ĥaraganion. Jen du diraĵoj de Ĥaraganio montrantaj lian fundan kredon al scienco kaj scienculoj:
:Kaj li diris: “Se scienculoj diras ‘mi’, vi estu ‘duon-mi’, kaj se (ili estas) ‘duon-mi’, vi estu ‘kvaron-mi’”. [351] (En la persa originalo ekzistas ambiguo: la persa vorto por “mi” (perse: مَن) signifas ankaŭ malnovan pez-unuon [[meno]] egalan al proksimume 3 kg.)
Linio 59:
:Iam li diris al persono: “Kien vi iras?” Tiu diris: “Al [[Heĝazo]] (urbo en nuna [[Saŭdi-Arabio]] kiu entenas ankaŭ urbon [[Mekko]], kies pilgrimo t.e. [[haĝo]], necesas por ĉiu [[islamo|islamano]], kiu pagivas ties kostojn.)”. Li diris: “Kion vi faros tie?” Tiu diris: “Mi serĉos la dion” li diris: “Kie estas la dio de Ĥorasano, ke oni devas iri al Heĝazo? Lia profeta moŝto, la paco estu super li, diris ke serĉu la sciencon eĉ se (por tion fari) vi devas iri ĝis Ĉinujo, (sed) li ne diris ke serĉu la dion”. [367]
 
===Renkontiĝo kun [[Abu-Said Abol-Ĥejr]]===
Foje, kiam Abu-Said kune kun la edzino kaj la filo Abu-Taher, eliris sian loĝlokon pilgrimonte al [[Mekko]] ([[haĝo]]), survoje iris al [[Ĥaragano]] por viziti la ŝejkon. Estas dirite ke dum sia 3-taga restado ĉe Abol-Hasan, Abu-Said estimegante lin ne parolis ĉe li, dirinte ke li venis por aŭskultado.
Ĥaragani i.a., pri la pilgrimado, diris al li:
Linio 65:
La supran rakonton krom en [[Asrar-ot-Toŭhid]], oni trovas kaj en [[Kaŝf-ol-Mahĝub]] (tradukita anglen fare de proferoro [[R.A. Nicholsonr.A. Nicholson]] ([[1868]]-[[1945]]), elp. Nikolson, p. 163) kaj en [[Nur-ol-Olum]].
 
===La Edzino ne Kredis je Li===
Ĥaragani sendube apartenas al klerularo, kies edzinoj ne kredis je ili. Kiam [[Aviceno]] iris al [[Ĥaragano|Ĥaragan-vilaĝo]] por viziti lin, la edzino malferminte la dompordon, komencis malbondiri pri la edzo, kiu momente estis for por kolektado de brullignoj. Ŝejko [[Farid-ud-din Attar]] ([[1119]]-[[1229]]?), giganta mistikulo kaj poeto de Irano, en sia fama verko [[Tazkerat-ol-Oŭlija]] (Biografioj de Kunuloj), rakontas pri la vizito de Aviceno al Ĥaragani kaj la malbona sinteno de la edzino kontraŭ sia edzo. Ankaŭ [[Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi|Rumi]] ([[1207]]-[[1273]]) detale, per pli ol 100 verslinioj, bele rakontas la okazaĵon en la sesa kajero de unu el siaj ĉefverkoj, nomata Spirituala [[Masnavio]] (versoj 2044-2152): kiam Aviceno atingis al Ĥaragani, vidis ke leono portas la kolektitajn brullignojn por li. Post iom da interparolo, i.a. Ĥaragani diris:
:“Se mi ne tolerus tian vulpon (la edzinon), tia ĉi leono ne tolerus mian ŝarĝon!”
 
===Patrino ĉe Ĥaragani===
Ne multon oni skribis pri la gepatroj de Ĥaragani, tamen tra skribitaj diraĵoj kaj rakontoj oni povas bone kompreni ke li estis tiel valoriganta ilin kaj laŭ li ĉio kion oni faras por siaj gepatroj ne estas sufiĉa por rekompenci iliajn amojn, angorojn kaj zorgojn:
 
:Estas citite ke la ŝejko diris: “Iam du fratoj vivis kun la patrino. Ĉiu-nokte iu frato okupiĝis servi al la patrino kaj la alia okupiĝis servi al la dio. Tiu persono kiu (ĉiam) okupiĝis pri servo al la dio, estis gaja pro la di-servado, (kaj iam) diris al la frato: “Ankaŭ ĉi-nokte bonvole lasu min servi al la dio.” Tiu-nokte dum di-servado (kiam li) terenkuŝiĝis, li endormiĝis, (kaj) aŭdis vokon ke: “Ni jam pardonis vian fraton, kaj vin pardonis pro li”. Li diris: “Tio estis mi, kiu okupiĝis pri di-servado, kaj li servis pri la patrino, (kaj nun) vi pardonas min pro li?” La voĉo diris: “Ĉar ni ne bezonas al tio kion vi faras sed via patrino neniel ne bezonas la servadon de via frato.” [46]
 
===Fontoj===
Tiu ĉi artikolo unue aperis en [[Irana Esperantisto]], n-ro 7, jaro 3, printempo 2004, 56 p., p. 12-16.: '''Ŝejko Abol-Hasan Ĥarani, Altruista Mistikulo''' fare de [[vikipediisto:A.R. Mamduhi|Ahmad Reza Mamduhi]]. Jen ties fontoj: